Graioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graioj
helena mitularo
Informoj
Eble sama Phorcydes
Patro Forkiso
Patrino Keto
vdr

Graioj (helene γραῖαι - Graiai , latine Graiae) estis en la helena mitologio filinoj de la mara dio Forkiso kaj de mara diino Keto

Graioj estis tri:

Enio, Pefredo kaj Deino:

Iliaj fratinoj estis Gorgonoj, malbelaj monstroj kun serpentoj anstataŭ la haroj.

Graioj tuj post sia naskiĝo aspektis kiel maljunulinoj kaj pro tio homoj nomis ilin tiel (traduko de Graioj estas maljunulinoj). Ĉiuj kune havis nur unu okulon kaj nur unu denton, kiujn ili interpruntadis.

La heroo Perseo eluzis tion, forrabis la okulon kaj la denton de ili kaj redonis tiujn ĉi korpopartojn nur kiam Graioj montris al li vojon al nimfoj, de kiuj li akiris helpon kontraŭ Gorgonoj. Graiojn oni konsideris gardantinoj de la vojo al Gorgonoj kaj al armiloj, per kiuj Gogonoj povis esti venkitaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Graie en la ĉeĥa Vikipedio.