Gramatika persono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gramatika persono estas laŭ PIV[1] "Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, k tion, pri kio oni parolas". En Esperanto pronomoj estas la vortoklaso kiu distingas la gramatikajn personojn, nome mi, ci, vi, li, śi, ĝi, ni, ili. Kelkaj reformistoj deziras inkludi kaj fakte uzas ankaŭ aliajn eblojn, kiel iŝi, ri ktp. En aliaj lingvoj ankaŭ la verbo povas esprimi la personon, kiel en la angla (comes) aŭ la hispana (venimos).

Kvankam en Esperanto, kiel jam dirite, estas la pronomo kiu indikas personon, tiu signifo povas veni kune kun la propra radiko en aliklasajn vortojn, kiel en "cii", "mio" ktp. Ne tiom escepte, sed tute regule, ankaŭ la posesivoj enhavas la signifon de pronomoj, tio estas de personoj, ekzemple el mi al mia, el vi al via ktp.

En literaturo kaj partikulare en rakontado, la prefero al unua aŭ tria personoj forte markas la strukturon kaj la vidpunkton de la rakontado. Ekzemple, mi faris tion kaj tion kontraŭ li faris tion kaj ion. En poezio, anstataŭ la pli logikan en liriko unuan personon foje oni uzas la duan, ekzemple "vi venas kaj vidas tion kaj tion" celante "mi venas" ktp.

Personoj[redakti | redakti fonton]

En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":

  • La unua persono estas la parolanto(j) mem (= parolanto(j)).
  • la dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas (= alparolato(j)).
  • La tria persono estas iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas (= priparolato(j)).

Praktike la pluralo de la unua persono en pluralo signifas plejfoje ne plurajn parolantojn, sed la parolanton kun aliaj (fojkaze eĉ la alparolato[j], vidu suben). Same la dua persono en pluralo povas signifi la alparolato(j)n kun aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 14an de septembro 2019.