Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio de Nebrija instruanta gramatikon ĉe la mecenato Juan de Zúñiga. Bildo de la Introductiones latinae, 1481.
Prisciano, aŭ la Gramatikisto, marmoraĵo kiu datas de 1437-1439 el la kampanilo de Florenco, Italio, fare de Luca della Robbia. La bildo montras alegorion de la gramatikisto.

Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo. Gramatikisto estas la profesio de tiu kiu dediĉas sin ĉu al verkado ĉu al studado kaj instruado de gramatiko ĝenerale aŭ de unu partikulare.

Ĝi konsistas ĉefe el du kernaj branĉoj nome

Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj

sed fakte plej gramatikistoj kaj fakuloj parolas pri kvar niveloj de studado kaj aplikado, nome la jenaj:

Foje oni limigas la uzadon de la termino gramatiko al la reguloj kaj principoj kiujn difinas la dua el tiuj menciitaj niveloj. Tamen, la separo de la niveloj ne estas tute klara ĉar kelkaj gramatikaj reguloj realiĝas en la nivelo fonetik-fonologia kaj same ekzistas semantikaj aspektoj aŭ kriterioj kiuj utilas por decidi kiam definita konstruero estas gramatika.

Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (normigaordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu aŭ skribu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la unua anglalingva traduko de la Téĥne Grammatiké, fare de Thomas Davidson, publikigita en 1874.

La termino gramatiko derivas el la latina grammatĭca,[1] kaj tiu de la greka esprimo γραμματικῆ [τέχνη] (grammatikḗ téĥne), kie téĥne signifis «arton» aŭ «teknikon» kaj grammatikḗ, derivita el γράμμα (grámma, «litero»), signifis «de la literoj».[2] Por la antikvaj grekoj, tiu «arto de la literoj» enhavis ĉiun aspekton de la parolo: ortografio, sintakso, interpretado de la tekstoj kaj eĉ la literaturan kritikon; tio estas, enhavis grandan parton de tio kion nuntempe oni konsideras ene de filologio, ĉu kiel gramatiko ĉu kiel retoriko.[2]

Estis Dionizio de Trakio, en sia Téĥne Grammatiké (1a jarcento a.K.), kiu establis terminaron kiun heredos la postaj okcidentaj gramatikoj, el la latinaj.[2] La antikvaj romianoj, kun ĉefe Elio Donato, kreis la terminon litteratura (de littera, «litero») kiun ili rezervis por la historia kaj interpreta aspektoj, dum ili konservis la grekismon grammatica por la aro de normoj kaj reguloj.[2]

Tipoj de gramatiko[redakti | redakti fonton]

Inter la ĉefaj tipoj de gramatiko aŭ vidpunktoj en la studo de la gramatiko troviĝas la jenaj:

  • La preskriba gramatiko, aŭ norma gramatiko, estas tiu kiu prezentas normojn de uzado por specifa lingvo, cele al malkonsilado pri la lingvaj konstruaĵoj nenormigitaj. La tradicia gramatiko estas tipe preskriba. Tiu tipo de gramatiko estas bazita kutime sur la prestiĝa dialekto ene de parola komunumo, kaj plej ofte malkonsilas kelkajn lingvajn konstruaĵojn kiuj estas oftaj inter la sociekonomiaj aŭ kulturaj grupoj kaj kiuj ekuziĝas en sociaj grupoj pli altaj cele al imitado de la konduto de tiuj. Kvankam la preskriba gramatiko ankoraŭ kutime uzatas en pedagogio kaj en la instruado de fremdaj lingvoj, ĝi estis perdinta gravecnon en la moderna akademia lingvistiko, kaj aktuale ĝi preskriba nur subaron de la uzado de la lingvo.
  • La priskriba gramatiko celas priskribi la aktualan aŭ faktan uzadon de lingvo, evitante juĝi per preskriba maniero. Ĝi ligiĝas al difinita parolkomunumo kaj celas havigi regulojn de uzado por ĉiu ajn vorto konsiderata gramatike ĝusta en tiu komunumo.
  • La tradicia gramatiko estas la kolekto de ideoj pri gramatiko kiun la okcidentaj socioj estis heredintaj de Grekio kaj Romio. La preskriba gramatiko estas formulita kutime per terminoj de la preskribaj konceptoj hereditaj de la tradicia gramatikaro. La moderna priskriba gramatiko celas korekti la erarojn de la tradicia gramatiko, kaj ĝeneraligas sian limigan normaron por eviti limigi la lingvojn al la modelo de la Latino.
  • La funkcia gramatiko, estas ĝenerala rigardo al la organizado de la natura lingvo, formulita de Simon Dik, kiu konsideras tri bazajn normojn de kongruado: tiu tipologia, kiu implikas la aplikadon de reguloj al ajna lingvo, tiu pragmatika, kiu intencas la aplikadon de la frazoj al la interagado en la komunikado, kaj la psikologia, pro kio ĝi klopodas esti kongruebla kun la psikologiaj mekanismoj implikitaj en la proceduro de natura lingvaĵo.[3]
  • La genera gramatiko La genera sintakso estas teorio pri frazostrukturo kaj gramatika kapablo ĉe homoj. Alivorte, ĝi studas ĉiujn eblajn strukturojn en naturaj lingvoj. Branĉo de la ĝenerala lingvistika teorio (psikolingvistiko) estas bazita sur la genera gramatiko, disvastigita ĉefe de Noam Chomsky.
  • La formalaj gramatikoj aperas en komputa lingvoscienco. La sintakso de ĉiu lingvaĵo de programado difiniĝas fakte per formala gramatiko. En teorio de la informadiko kaj en matematiko, la formala gramatiko difinas formalajn lingvojn. Formala gramatiko en la teorio de formalaj lingvoj estas metodo de priskribo de formala lingvo. Ĉiu formala lingvo L bazas sur iu finkvanta alfabeto A de literoj (simboloj). Alivorte, gramatiko estas metodo (matematika aparato) de distingo de propozicioj, konstruitaj sur la bazo de alfabeto A, apartenantaj al lingvo L de ĉiuj literaj sekvencoj el alfabeto A.

Historio de la gramatika teorio[redakti | redakti fonton]

Anglalingva gramatiko de la hebrea lingvo fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en 1735 por la lernantoj de Harvardo.

La gramatika teorio evoluis pere de la uzado kaj la disigado de la homaj loĝantaroj kaj la reguloj pri la uzado de la lingvo kutime aperis je la apero de la skribo. La plej antikva gramatiko konata estas la Astadhiaia, nome studo pri la sanskrito, verkita de Panini, en la Antikva Hindio, cirkaŭ la jaro 480 a.K. Kvankam Sokrato, Aristotelo kaj aliaj saĝuloj de la antikveco filozofis pri gramatiko, la unua kompleta traktaĵo de greka gramatiko estis tiu komponita de Krato de Malos (2-a jarcento a.K.). Aliflanke la Ars Grammatica de Elio Donato (4-a jarcento) hegemoniis en la gramatika studado dum la Mezepoko.

La formala gramatiko estas kodigo de la uzado disvolvigita baze sur la observado. Kiam oni starigis kaj disvolvigis la regulojn, povis aperi la preskriba koncepto, kiu ofte kreis fendon inter la tiutampa uzado kaj tio akceptita kiel ĝusta. La lingvistoj konsideras plej ofte ke la preskriba gramatiko ne havas ajnan justigon escepte la estetika plaĉo de ties aŭtoroj. Iel ajn, la preskriboj permesas al la socilingvistiko klarigi la tialonj pro kiuj difinita socia grupo uzas diferencigajn lingvajn konstruaĵojn.

La formala studado de la gramatiko estas grava parto de la edukado el la frua aĝo ĝis la alta eduksistemo, kvankam la reguloj kiujn oni instruas en la lernejoj ne konstituas gramatikon en la senco en kiu la lingvistoj uzas la terminon, ĉar ili estas preskribaj anstataŭ priskribaj.

La konstruitaj lingvoj estas tre abundaj en la aktualo. Multaj —kiaj Esperanto— estis desegnitaj por helpi en la homa komunikado, aŭ la lojban, tre kongruebla kun artefaritaj lingvoj. Oni krekis ankaŭ lingvojn kiel parto de fikcia mondo (kiaj la klingono kaj la quenya), kaj ĉiu el ili havs sian propran gramatikon.

Apartaj fakoj[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Trubetzkoj, fakulo pri Fonologio, 1920-aj jaroj.

Rilataj fakoj estas:

Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj
Semantiko - la studo de lingva signifo
Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
Onomastiko - historio de propraj nomoj
Ortografio - literumado kaj skribmaniero
Leksikologio - branĉo de lingvistiko, kiu esploras leksikan signifon
Leksikografio - la arto aŭ scienco fari vortarojn

Gramatikaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DRAE, gramática, [1] alirita la 6an de Februaro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 http://www.fundeu.es/noticias-articulos-la-palabra-del-dia-gramatica-6205.html La palabra del día: Gramática, 11a de Oktobro 2010, Alirita la 5an de Marto 2012, Fudéu, Fundación del Español Urgente.
  3. Standards of adequacy functionalgrammar.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperante[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gramática en la hispana Vikipedio.