Gramatiko
Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo.
Ĝi konsistas el
- Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
- Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj
Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.
Rilataj fakoj estas:
- Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj
- Semantiko - la studo de lingva signifo
- Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
- Onomastiko - historio de propraj nomoj
- Ortografio - literumado kaj skribmaniero
- Leksikologio - branĉo de lingvistiko, kiu esploras leksikan signifon
- Leksikografio - la arto aŭ scienco fari vortarojn
Vidu ankaŭ
- Gramatikaj elementoj
- Gramatiko de Esperanto
Eksteraj ligiloj
greke Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren greke Gramatiko de Esperanto de Evaldo Pauli greke Vortaro de malfacilaĵoj