Gramatiko de la mandarena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gramatiko de la ĉina norma lingvo estas tre simila al tiu de la aliaj ĉinaj dialektoj. Spite la grandan diferencon de la dialektoj, kiuj estas ofte neinterkompreneblaj, ​la diferencoj kuŝas fundamente en la vortotrezoro kaj la tonoj, kaj ili kunhavas esence la samajn gramatikon kaj skribsistemon.

Estas multaj eroj kiuj utilas por esprimi la aspekton, kaj iom la gramatikan modon. Tio estas Tema-remaa dispozicia lingvo, alie la ordo estas subjekto - verbo - dua objekta komplemento - (ne)rekta objekta komplemento. La unua negacio estas antaŭ la verbo, prepozicioadverbo. Kaze de kompletigita okazo celita de verbo, oni uzas la duan negacion kaj oni ne havas la ne-restriktatan perfektigan aspektomarkilon. Kaze de restriktata perfektiga aspektomarkilo, oni uzas la duan negacion.

En kunverb-konstruoj, la negaciilo povas veni antaŭ la kunverbo (prepozicio) aŭ antaŭ la plena verbo, ĉi-lasta estante pli emfaza. Je la pasiva voĉo, la komplemento de agento estas ĝuste antaŭ la agento. Tio estas kapo-en-la-fino'a lingvo (krome pri kunmetitaj verboj (kiuj estas kapo-en-la-komenco'a )) (tiel ekzemple la adverbo estas inter la subjekto kaj la helpa kaj ĉefa verboj krome (krom 常,常常, 经常;經常, 都, 就, 又) adverboj de tempo kaj sinteno je la tuta frazo kiuj povas esti en la komenco): la modifiloj estas antaŭ la nomoj kiujn ili modifas.

En la substantivaj sintagmoj, la ĉefa substantivo iras laste, ĉiuj la modifiloj (tiel ekzemple relativaj subpropozicioj aŭ la genitivo) estas antaŭe; la prepoziciaj sintagmoj estas antaŭ la verboj.

Parolante pri serioj de verboj kaj kapo-en-la-fino'a lingvo, <<aŭdi kompreni>> signifas <<kompreni ion kion oni aŭdas>>. Se ekzistas tria verbo, la ordo estas: la 3a - la 1a - la 2a. En negativa voĉo, triope, la 1a estas anstataŭigita per la unua negacio, duope, aldono je la dua negacio antaŭ la du verboj.

La mandarena lingvo ofte havas konstruojn je serioj de verboj (du aŭ pliajn verboj aŭ serion da verbaj sintagmoj). Se ekzistas helpverbo kun ĉefa verbo, la helpverbo estas antaŭ la ĉefa verbo; se ekzistas adverbo, ĝi estas antaŭ ambaŭ. Se oni volas esprimi aŭ la rezulton de la unua ago aŭ la direkton en kiu oni prenis la subjekton, la aktiva verbo de frazo estas sufiksita per dua verbo. Se estas relativa subfrazo kaj sintagmo determinanta, la ordo estas sintagmo determinanta - relativa subfrazo. Parolante pri relativa subfrazo, je la fino, estas 的.

Respondoj al demandoj per "ne" kaj "jes" ne ofte estas uzataj, male oni ripetas verbon aŭ verban sintagmon. En la fino de la frazo, ekzistas demandosigno kiel jes-ne'demando.