Gramin Ŝakti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gramin Ŝakti
গ্রামীণ শক্তি ° Grameen Shakti
la iniciatinto Muhammad Junus
la iniciatinto Muhammad Junus
negoco
Komenco 1996
Sidejo Dako, Bangladeŝo
Tipo neregistara organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Gramin Ŝakti (bengale গ্রামীণ শক্তি, prononco [GRA:min ŜUKdi], "vilaĝa energio"), estas organizaĵo en Bangladeŝo, kiu evoluis el la sukcesa projekto Gramin-Banko (bengale: গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, "vilaĝa banko"), kiu kune kun sia iniciatinto Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006. Intertempe kaj la banko kaj la projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj". En 2007 al la projekto Gramin Ŝakti estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]