Gramme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gramme
rivero
Bazaj informoj
Situo Turingio
Longeco 30 km
Akvokolekta areo 357,3 km²
Rimarkoj formas baraĵlagon Hopfgarten
Fluo
Fonto Hopfgarten, ĉe Bachgasse
- Alteco super marnivelo 225 m
Enfluejo Rando de la vilaĝo Wundersleben
- Alteco 141,4 m
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Vippach
- Maldekstraj Linderbach, Schmale Gera
vdr

Gramme estas 30 kilometraojn longa flanka rivero de Unstrut en Turingio.

Ĝi posedas du fontorojojn, Weimarbach (fonto ĉe la sudokcidenta rando de Ulla kaj Nörbach (fonto en Nohra). Ambaŭ torentoj konfluas en Hopfgarten kaj iĝis la rivero Gramme.

Priskribo survoje[redakti | redakti fonton]

La rivero Gramme forlasas la vilaĝon nordokcidenten, kunprenante la de maldekstre alfluantan rojon Utzberger Bach. Malsupre de la akvomuelejo de Hopfgarten unuiĝas de dekstre la torento Kratzbach. La rivero servas por irigacii la plugeblajn kampojn de Hopfgarten kaj Niederzimmern; pro tio oni konstruis dum la 1970-aj jaroj la barajĵlagon Talsperre Hopfgarten.

Poste Gramme trafluas la vilaĝojn de Verwaltungsgemeinschaft Gramme-Aue en la Distrikto Sömmerda. Serpentumas kaj sinuas Gramme en la Turingia Baseno tra ebenaĵoj, voje de Großrudestedt, kie ĝin krucas la trakoj de la fervoja linio de inter Erfurto kaj Sangerhausen, ĝis Werningshausen. Oriente de Wundersleben (situanta okcidente de Sömmerda) ĝi enfluas de dekstre la riveron Unstrut.

Pro la mezepoka riverreguligo en la Regiono Unstrut la rivero estis provizita per kanaloj por movigi muelejojn - sed ankaŭ por gajni novan terenon. Antaŭ la reguligo de Unstrut la enfluo de Gramme estis sude de Wundersleben: tie ekzistas ĝis nun la eksa akvomuelejo kiel konstrukomplekso, iam movite de la akvopovo de Gramme.

Flankaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Flanka rivero konfluanta en Großmölsen estas Linderbach.