Gramophone (revuo)
| Gramophone | ||
|---|---|---|
| muzika revuo | ||
| Komenco | 1923 vd | |
| Landoj | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
| Posedata de | Haymarket Media Group vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Gramophone (signifante Gramofono) estas angla ĉiumonata revuo pri klasika muziko. Ekde 2013 ĝi estas eldonita de la grupo Haymarket en Londono. [1][2]
Fondita en 1923 de la verkisto Compton Mackenzie kaj Christopher Stone (poste fama radioprezentisto), [3] kaj redaktita de li ĝis 1962, la revuo ankaŭ komencis inkluzivi informojn pri ĵazaj registraĵoj du jarojn poste, kaj ankaŭ publikigas The Gramophone Jazz Good CD Guide.
La revuo priskribas sin kiel "la ĉefa aŭtoritato de la mondo pri klasika muziko" (angle The world's best classical music magazine), priskribo kiu antaŭe aperis sur la kovrilo de la presita eldono. Efektive, ĝi estas konsiderata unu el la plej influaj publikaĵoj de sia speco en la mondo, kvankam ĝi alfrontis konstantan kritikon (ekzemple, de la fama kritikisto Norman Lebrecht) pri siaj proksimaj ligoj kun grandaj diskokompanioj (ĉefe EMI), preferas "meznivelan" muzikon kaj evitas avangardon.
La revuo aljuĝas ĉiujaran premion en la kampo de sonregistrado, la Gramofonan Premion.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2007) “Technological change and innovation in consumer magazine publishing”, Technology Analysis and Strategic Management. Alirita 1 November 2016..
- ↑ Mark Allen Group acquires Gramophone. inpublishing.co.uk (11 October 2013). Alirita 14 November 2013 .
- ↑ Compton Mackenzie (angle). Alirita 6 January 2021 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Arkivo (1923 – nuntempe)

