Grand-Premio de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand-Premio de Monako
ripetiĝanta sporta evento • Formula One event
Formula One Grand Prix
Komenco 1929 vd
Geografia situo 43° 44′ 4″ N, 7° 25′ 17″ O (mapo)43.734444447.42138889Koordinatoj: 43° 44′ 4″ N, 7° 25′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Monako vd
Situo Montekarlo
Grand-Premio de Monako (Monako)
Grand-Premio de Monako (Monako)
DEC
Grand-Premio de Monako
Grand-Premio de Monako
Map
Grand-Premio de Monako
Retejo Oficiala retejo
vdr
Grand-premia konkurso en 2006

La Grand-Premio de Monako estas ĉiujara aŭtomobila konkurso en Monako. Ĝi unuafoje okazis en 1929. De 1950 ĝi estas parto de la mondĉampionado de Formulo Unu. Ĝi estas unu el la plej gravaj eventoj de aŭtosporto kaj havas similan rangon kiel Indianapolis 500 kaj la 24 Horoj de Manso.

La konkurso okazas sur la mallarĝaj stratoj de la urbo Monako. Tial ĝi estas relative malrapida konkurso; la avaraĝa rapideco estas iom malpli ol 150 km/h. La tuta konkurso konsistas el 78 ĉirkaŭoj, kiuj longas po 3,340 km. Veturendaj estas do entute 260,520 km; tio estas nekutime malmulte por konkurso de Formulo Unu. Nelson Piquet iam diris, ke "konkursi en Monako similas al flugi per helikoptero en la loĝĉambro". La ĝis nun plej rapidan ĉirkaŭon faris en 2004 Michael Schumacher (1:14,439 minutoj).

La unua ekzercado ĉiam okazas jam ĵaŭde, dum la ekzercadoj por aliaj konkursoj okazas kutime vendrede. En Monako tamen vendredo estas libera tago por la konkursantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]