Chézard-Saint-Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Chézard)
Chézard-Saint-Martin
Blazono de Chézard-Saint-Martin
Blazono de Chézard-Saint-Martin
Blazono de Chézard-Saint-Martin
former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 3′ 55″ N 6° 55′ 10″ O / 47.06528 °N, 6.91944 °O / 47.06528; 6.91944 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 55″ N 6° 55′ 10″ O / 47.06528 °N, 6.91944 °O / 47.06528; 6.91944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1795
Areo 13,05 km²
Alteco 764 m super marnivelo
Poŝtkodo 2054
Mapo de Chézard-Saint-Martin
Mapo de Chézard-Saint-Martin
Mapo de Chézard-Saint-Martin
vdr

Chézard-Saint-Martin estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Chézard-Saint-Martin havis 1795 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chézard-Saint-Martin situas en la Neŭŝatela Ĵuraso 8 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur alteco de 764 m s.m. ĉe la suda deklvio de la kresto de Mont d'Amin. En sudoriento la limon de la komunumo formas la rivero Seyon. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Grand Chézard sur alteco de 771 m s.m., Petit Chézard sur alteco de 764 m s.m. kaj Saint-Martin sur alteco de 746 m s.m., kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,05 km², de kiuj 38,1% estas kovritaj de arbaro, 56,4% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chézard-Saint-Martin limas en nordo al Renan (BE), en nordoriento al Sonvilier (BE), en oriento al Dombresson, en sudoriento al Savagnier, en sudo al Engollon, kaj en okcidento al Cernier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Chézard-Saint-Martin pasas la vojo n-ro 2372 de Boudevilliers al Villiers tra la Valo de Ruz kaj ekzistas vojo konekta tra Cernier al Fontainemellon, kie troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo n-ro 20 en distanco de proksimume 4 kilometroj okcidente de la vilaĝocentro de Cernier. Per la buslinioj de Villiers al Neŭŝatelo kaj linio al Les Hauts-Geneveys la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Martin datiĝas el la jaro 998 kiel Sancto Martino, de Petit Chézard el la jaro 1143 kiel Esser kaj de Grand Chézard el la jaro 1285 kiel Chesas. jam en la 14-a jarcento la tri vilaĝoj kunlaboris por la konservado, de vojoj, putoj, arbaroj, paŝtejoj, kaj bakfornoj. Dum mezepoko Chézard-Saint-Martin apartenis al la Senjorujo kaj poste al la Majorujo Valangin. [2] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Chézard-Saint-Martin kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]