Montricher VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Faubourg)
- La mallongigo VD en Montricher VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montricher.

Montricher
Blazono de Montricher
Blazono de Montricher
Blazono de Montricher
Montricher
Montricher
Montricher
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 36′ 1″ N 6° 22′ 35″ O / 46.60028 °N, 6.37639 °O / 46.60028; 6.37639 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 1″ N 6° 22′ 35″ O / 46.60028 °N, 6.37639 °O / 46.60028; 6.37639 (mapo)
Areo 25,98 km²
Alteco 752 m super marnivelo
Poŝtkodo 1147
Komunumkodo 5492
Mapo de Montricher
Mapo de Montricher
Situa mapo de Montricher
vdr

Montricher estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montricher situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 18 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges kaj 35 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La plej alta punkto de la komunumo estas sur alteco de 1679 m s.m. la kulmino de Monto Tendre, kiu estas la plej alta punkto de la Svisa Ĵuraso. La komunumo Montricher konsistas el la urbeto Montricher kaj la setlejoj Champet, Petit Faubourg, Grand Faubourg kaj Les Ripes, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,98 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montricher limas en nordo kaj nordoriento al L'Isle, en oriento al Mauraz, en sudoriento al Pampigny, en sudo al Mollens, en sudokcidento al Berolle, en okcidento al Le Chenit, kaj en sudo al L'Abbaye.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Montricher situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas en nordo flanka konekta vojo de Mont-la-Ville al Mollens kaj en sudo alia konekta vojo de L'Isle al Ballens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas prokismume 15 kilometrojn sude de la komunumo apud Aubonne. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Apples al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo krome kondukas poŝtaŭtolinio de L'Isle al Gimel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montricher datiĝas el la jaro 1049 kiel Mons Richarius. Sur la monteto Châtel estis trovitaj restaĵoj de setlejo el la bronzepoko kaj de fortikaĵo el la malfrua romia epoko el la 4-a kaj 5-a jarcento post Kristo. La mezepoko urbeto disvolviĝis ĉe la bordo de monteto, sur kio situis en la jaro 1049 la burgo de Senjoro Rodolfo. De la malnova burgo kaj la mezepoka urbeto estas konservita nur turo de la ekstera muro, kiu servis komence de la 15-a jarcento kiel preĝejturo. La senjorujo konsistis el la urbeto Montricher kaj la malaperintaj vilaĝoj Echono kaj Torclens kaj diversaj lokoj sude de la Ĵurasa Montaro. Kun Henriko, la lasta senjoro de Montricher, la familio formortis en la 15-a jarcento. La testamento de Henriko datiĝas el la jaro 1439. La havaĵoj de la familio Montricher estis vendita en la jaro 1538 kaj estis akiritaj en la jaro 1580 de la familio Vulliermin, kiu ilin posedis ĝis 1779. Poste ili estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 havaĵo de la familio Mayor de Lully. En la jaro 1798 la komunumo estis atribuita al la Distrikto Cossonay kaj en la jaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]