Grand Ole Opry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Ole Opry
La Ryman Auditorium, la origina Operodomo de la Grand Ole Opry

La Grand Ole Opry (esperante: Granda Malnova Opero), aŭ ofte simple la "Opry", estas la nomo de ĉiusemajne usona kontrea radiofonia programo de la radiostacio WSM. La Opry estas samtempe aŭdebla de Nashville en Tenesio. Eble la programo helpis al la urbo Nashville gajni la kromnomon “Muzikurbo en Usono”. La Opry estas la plej malnova senhalta radiofonia programo en Usono.

"Grand Ole Opry" povas ankaŭ signifi koncertejon, de kie la programo originas, la Ryman Auditorium.