Grand Prairie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Prairie
urbo de Usono • urbego
Administrado
Ŝtato  Usono
Provinco  Teksaso
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196 100  (2020) [+]
Loĝdenso 2 418 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 43′ N, 97° 1′ U (mapo)32.715278-97.016944Koordinatoj: 32° 43′ N, 97° 1′ U (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Areo 81,09 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Grand Prairie (Teksaso)
Grand Prairie (Teksaso)
DEC
Grand Prairie
Grand Prairie
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Grand Prairie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grand Prairie, Texas [+]
vdr

Grand Prairie estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La urbego loke ofte estas menciita "GP". Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 196 100 loĝantoj sur areo de 81,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 418 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn je la 1863.

Teatrejo Uptown en Grand Prairie

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grand Prairie situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grand Prairie unue estis establita en 1863 por bovaro. La unua eklezio ekfunkciis en 1870, la poŝto en 1877. Ĝi ricevis urban statuson en 1909. Dum la a 2-a mondmilito kaj poste Grand Prairie havis industrion pri flugmaŝinoj, nuntempe pri helikopteroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Grand Prairie havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas aktuale neniu publika transporto en Grand Prairie.

Ĉefvojo en Grand Prairie
Parko en Grand Prairie

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Teatro Nokia en Grand Prairie

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]