Senarclens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Record)
Senarclens
Blazono de Senarclens
Blazono de Senarclens
Blazono de Senarclens
Kastelo de Senarclens
Kastelo de Senarclens
Kastelo de Senarclens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 36′ 2″ N 6° 29′ 16″ O / 46.60056 °N, 6.48778 °O / 46.60056; 6.48778 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 2″ N 6° 29′ 16″ O / 46.60056 °N, 6.48778 °O / 46.60056; 6.48778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 433
Areo 3,97 km²
Alteco 582 m super marnivelo
Poŝtkodo 1304
Komunumkodo 5499
Mapo de Senarclens
Mapo de Senarclens
Situa mapo de Senarclens
vdr

Senarclens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Senarclens situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 12 kilometrojn nordnordoriente de la distrikturbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Senarclens kaj la setlejoj Soveillame, Grand Record kaj Champ Colomb.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,97 km², de kiuj 5,0% estas kovritaj de arbaro, 86,9% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Senarclens limas en nordo al La Chaux, en oriento al Cossonay, en sudoriento al Gollion, en sudo al Vullierens, kaj en okcidento al Grancy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Senarclens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn sude la komunumo apud Morges.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Senarclens datiĝas el la jaro 1011 kiel Senerclens. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj de iamaj gaŭlaj kaj romiaj setlejoj. En la jaro 1164 estis menciita kavliro de Senarclens. La loko en tiu tempo estis feŭdo de la Senjorujo Cossony. En la jaro 1584 Georges-François de Charrière komplete rekonstruis la burgo. De la origina konstruaĵo estis konservita nur turo. En la jaro 1597 la vilaĝo fariĝis aparta senjorujo kaj ĝin administris kunveno de vilaĝaj kolegoj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Senarclens apartenis al la Voktejo Morges. Poste ĝi apartenis ĝis la fino de 2007 al la Distrikto Cossonay kaj tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]