Savagnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Savagnier)
Savagnier
Blazono de Savagnier
Blazono de Savagnier
Blazono de Savagnier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 6° 57′ 25″ O / 47.05000 °N, 6.95694 °O / 47.05000; 6.95694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 6° 57′ 25″ O / 47.05000 °N, 6.95694 °O / 47.05000; 6.95694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1167
Areo 8,55 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 2065
Mapo de Savagnier
Mapo de Savagnier
Mapo de Savagnier
vdr

Savagnier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Savagnier havis 1167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Savagnier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la suda flanko de la Valdo de Ruz, proksimume 7 kilometrojn nordnordoriente de la centro de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. En nordokcidento la komunuman limon formas la rivero Seyon, en nordoriento al komunumo etendiĝas ĝis sur la kresto de la montoĉeno Grand Chaumont, kie sur alteco de 1270 s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Petit Savagnier kaj Grand Savagnier, la setlejoj La Rincieure en okcidento de la komunumo, Rosemont sur la kresto de Chaumont, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj feridomoj. Ankaŭ parto de la setlejo Métairie d'Hautrive, kiu grandparte apartenas al Neŭŝatelo, situas sur la komunuma teritorio sur la kresto de Chaumont.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,55 km², de kiuj 42,7% estas kovritaj de arbaro, 49,5% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Savagnier limas en nordo al Dombresson, en nordnordoriento al Villiers, en nordoriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudokcidento al Fenin-Vilars-Saules, en okcidento al Engollon, kaj en nordokcidento al Chézard-Saint-Martin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Savagnier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas ligita per konektaj vojoj kun Dombresson, kaj Fenin-Vilars-Saules kaj pasejvojo kondukas trans Chaumont al Neŭŝatelo. Per buslinio de Neŭŝatelo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Savagnier datiĝas el la jaro 1143 kiel Savaigner. Dum mezepoko Savagnier apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Savagnier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]