Grand Theft Auto Advance
Grand Theft Auto Advance | |
---|---|
Eldonejo | Rockstar Games |
Evoluiganto | Digital Eclipse |
Dato de lanĉo | 26-a de oktobro 2004 |
Serio | Grand Theft Auto |
Videoludilo | Game Boy Advance |
Tipo de videoludo | ago-aventura ludo |
Maniero de ludado | unuludanta videoludo |
Takso de PEGI | PEGI 16 |
Takso de ESRB | Mature (Adoltoj) 17+ |
Grand Theft Auto Advance estas videoludo por Game Boy Advance, kreita de Digital Eclipse kaj publikigita de Rockstar Games la 25-an de oktobro 2004. Ĝi estas la unua titolo de la serio Grand Theft Auto ne kreita interne de Rockstar, sed de ekstera skipo.
Temo[redakti | redakti fonton]
Kronologio de la serio |
---|
Erao GTA 1 1961 – London, 1961 Erao GTA 2 2013 – Grand Theft Auto 2 Erao GTA 3 1984 – Vice City Stories Erao GTA 4 2008 – Grand Theft Auto 4 |
Mike estas komencanta krimulo, kiu ”laboras” kun la pli longasperta Vinnie; kune ili volus lasi Liberty-n City-n, sed unue ili devas gajni sufiĉan monon laborante por kelkaj mafiaj familioj. Tuj post kiam ili gajnis la monon, Vinnie havos renkontiĝon kun bombaŭto kaj Mike estos akuzita pri hommortigo. La misio de Mike nun estas transvivi en la ĥaosa urbo kaj evidentigi la veron.
Ludmaniero[redakti | redakti fonton]
Post la tridimensia ŝanĝo de GTA 3, en tiu ĉi ĉapitro estas restarigita la dudimensia vidaĵo el la supra parto de la unuaj du ĉapitroj pro la hardvaraj limoj de la konzolo. Aliaj limoj estas la ne recititaj scenejoj, la ne elektebla muziko kaj la pli malgranda kvanto de sonefikoj. La ludo disvolviĝas en 2000 ĉe Liberty City; kronologie ĝi estas antaŭaĵo de Grand Theft Auto 3 pro tio, ke la faktoj okazas unu jaron antaŭe.
Armiloj[redakti | redakti fonton]
- Nudaj Manoj
- Bazopilka Klabo
- Katana
- Pistolo
- Pumpilfusilo
- Uzi
- AK-47
- Flamĵetilo
- Molotov Cocktail
- Grenadoj
- Bazuko
- Minigun
Roluloj[redakti | redakti fonton]
- Mike
- Vinnie
- 8 Ball
- Jonnie
- King Courtney
- Cisco
- Yuka
- Asuka Kasen
- La Amanto de la Aŭtoj