Grand Theft Auto IV: The Lost and Damned

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Theft Auto 4: The Lost and Damned

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Serio Grand Theft Auto
Platformo Xbox 360
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Grand Theft Auto 4: The Lost and Damned estas la unua el la du ekspansioj de la videoludo Grand Theft Auto 4. Ĝi estis origine publikigita en la tuta mondo la 17-an de februaro 2009 nure por Xbox 360; la versioj por Playstation 3 kaj Vindozo estis publikigitaj en Usono la 13-an de aprilo kaj en Eŭropo la 16-an de aprilo de la sama jaro.

Temo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lost Motorcycle Club estas grupo de eksterleĝaj motorciklistoj de Liberty City. Ilia estro, Billy, revenas estri la grupon post prizonperiodo. Tuj kreiĝas malakordoj inter la estro kaj la ĉefrolulo de la ludo, lia vicĉefo Johnny, pro la malprudenta gvidado de Billy, kiu portas la grupon provoki malnovajn malamikojn kaj krei novajn. Pro varkvanto de ŝtelita drogo, Billy estas prenata de la polico kaj denove enprizonigata. Tiu, dum estas arestata, akuzas senkaŭze Johnny-n pri perfido. Ĉi ulo, ĉar vicĉefo, surprenas la komandon de la bando, sed Brian, lojalulo de Billy kun malmulte fajna cerbo, ĉeestinte la areston de la eksestro, konvinkiĝas, ke fakte Johnny perfidis la grupon, kaj incitas la kunulojn eksigi lin. Mortiginte Brian-on kaj lian tutan sekvantaron, tio restanta de la Lost MC klopodas reveni al la normala antaŭa eksterleĝa vivo. Johnny, pro sia drogita amikino, kiu sin metadas en la malfeliĉaĵojn kun la krima vivo, retrovas sin kaptita en serio de travivaĵoj pri saketo de puraj diamantoj, kiu reprezentas la renkontopunkton inter la intrigoj de ĉiuj tri ĉapitroj de GTA 4. Pro tiuj diamantoj, frata amiko de Johnny, Jim, perdas sian vivon, kaj tio prezentas gravan baton al la spirito de la ĉefrolulo. Dua bato sufiĉe grava estas la malkovro, ke la eksestro de la grupo, Billy, intencas perfidi la Lost-anojn kaj kunlabori kun la leĝo. Johnny, furioza, atakas kun la restantaj Lost-anoj la pundomon de Liberty City kaj ekzekutas, ne sen ĉagreno, la malnovan estron kaj fraton. Ĉi okazaĵo demoralizas Johnny-n kaj la liajn tiel ke li deklaras senliga la grupon Lost MC. La ludo finiĝas kun la malnova kuŝejo de la klubo brulanta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Novaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi ekspansio, anstataŭ Niko Bellic, oni enpersoniĝas krimulon apartenantan al bando de motorciklistoj, Johnny-n Klebitz-on.

La apartenado de grupo havigas al la ludanto la eblon interagi kun la propraj kamaradoj per peto al ili de helpoj dum la misioj, vendigado de armiloj aŭ motorcikloj aŭ vetoj kun ili en la ludkartoj aŭ en la pli forta brako. Avertante ilin, oni povas organizi kaj disputi sekretajn kurojn kun la propra motorciklo kontraŭ aliaj motorciklistoj aŭ eksplodigi metropolajn militojn kontraŭ malamikaj bandoj. Ĉia interagospeco kun la kamaradoj plialtigos la respekton, la estimon kaj la fidon por la ĉefrolulo. Cetere estas aldonitaj novaj armiloj kaj novaj motorciklomodeloj.

Novaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobiloj kaj furgonoj:

  • Reĝino
  • Rhapsody
  • Slamvan
  • Yankee
  • Trenkamiono
  • Prizona aŭtobuso
  • Tampa (nur en la komenca filmaĵo)

Motorcikloj:

  • Hexer
  • Revenant
  • Double T
  • Double T Custom
  • Hakuchou
  • Hakuchou Custom
  • Angel
  • Bati 800
  • Bati Custom (disponebla je 4 malsamaj livreoj: Sprunk, Barracho, Redwood, Stronzo)
  • Daemon
  • Diabolus
  • Innovation
  • Lycan
  • Nightblade
  • Revenant
  • Wayfarer
  • Wolfsbane

Novaj armiloj[redakti | redakti fonton]

  • Bilardobastono
  • Aŭtomata pistolo 9mm
  • Stumpkana fusilo
  • Ataka pumpilfusilo
  • Pipe bomb
  • Grenadoĵetilo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]