Vaux-sur-Morges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Vaux)
Vaux-sur-Morges
Blazono de Vaux-sur-Morges
Blazono de Vaux-sur-Morges
Blazono de Vaux-sur-Morges
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 59″ N 6° 28′ 10″ O / 46.53306 °N, 6.46944 °O / 46.53306; 6.46944 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 59″ N 6° 28′ 10″ O / 46.53306 °N, 6.46944 °O / 46.53306; 6.46944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 175
Areo 2,10 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 1126
Komunumkodo 5650
Mapo de Vaux-sur-Morges
Mapo de Vaux-sur-Morges
Situa mapo de Vaux-sur-Morges
vdr

Vaux-sur-Morges estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 175 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vaux-sur-Morges situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 3,5 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges sur monteta tavolo super la valo de la rivero Morges, kiu formas la sudokcidentan komunumlolimon. La komunumo konsistas el la setlejoj Chantemerle, Grand Vaux, La Vuachère, Maison Rouge, Petit Vaux, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,10 km², de kiuj 9,5% estas kovritaj de arbaro, 77,6% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vaux-sur-Morges limas en nordo kaj oriento al Echichens, en sudo al Vufflens-le-Château, en sudokicdento al Bussy-Chardonney, en okcidento al Reverolle, kaj en nordokcidento al Clarmont.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vaux-sur-Morges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Monnaz al Clarmont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Apples la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vaux-sur-Morges datiĝas el la jaro 1202 kiel terra de Vallibus. La komunumo estis fondita en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio per kunigo de la vilaĝoj Grand-Vaux kaj Petit-Vaux al la komunumo Vaux, kiu en la jaro 1920 por distingi ĝis de aliaj samnomoj lokoj al Vaux-sur-Morges. Vaux apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Monnaz kaj apartenis sub la berna regado de 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Morges kaj poste al la samnoma distrikto.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Vaux

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]