Sankta ĵaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda ĵaŭdo)
Celebro de la Komunio.
Leonardo da Vinci, La Lasta Vespermanĝo.

La Sankta ĴaŭdoGranda Ĵaŭdo celebriĝas la ĵaŭdon antaŭan al Glordimanĉo, dum la Sankta Semajno kristana. Estas la unua tago de la Paska Tagotrio. Tiutage la Katolika Eklezio rememoras la institucion de la Komunio faritan en la Lasta Vespermanĝo fare de Jesuo, kaj de la Pastreco.

En la eklaziaj ceremonioj oni celebras la vespermanĝon kaj postajn eventojn, nome preĝado en olivarbaro kaj aresto de Jesuo, nepra por ties mortigo.