Granda Ŝlemo (teniso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granda Ŝlemo en teniso estas la unua rango en ĉiuj el la kvar plej gravaj tenisturniroj ene de unu kalendara jaro. La kvar turniroj (Australian Open, French Open, Wimbledon, US Open - vidu la tabelon) estas la plej gravaj kaj laŭ la sumo de la premioj kaj laŭ la poentoj por la monda rangigo de tenisistoj.

Grandŝlemaj Tenis-turniroj
Turniro Loko Ekde Monato Surfaco
Australian Open Melburno 1905 januaro malmola korto
French Open Parizo 1891 majo/junio sablo
Wimbledon Londono 1877 junio/julio gazono
US Open Novjorko 1881 aŭg./sept. malmola korto