Granda Ŝlemo en teniso estas la unua rango en ĉiuj el la kvar plej gravaj tenisturniroj ene de unu kalendara jaro.
La kvar turniroj (Australian Open, French Open, Wimbledon, US Open - vidu la tabelon) estas la plej gravaj kaj laŭ la sumo de la premioj kaj laŭ la poentoj por la monda rangigo de tenisistoj: por viroj de la ranglisto de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP), por virinoj sama listo de la Virina Tenisa Asocio (per angla mallongigo WTA). La venka unuopo aŭ teamo de la Granda Ŝlemo estas tiu, kiu gajnis la kvar turnirojn. Ĝis 2016, ĝi estis gajnita ses foje pri unuopa teniso kaj naŭ foje pri para teniso.