Granda Barilrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de Granda barilrifo
Granda barilrifo
Monda heredaĵo de UNESKO

La Granda barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo. Ĝi tiriĝas laŭlonge laŭ marbordo de Kvinslando. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo. Ekde la jaro 1981 la tuta rifo sub ŝirmo de UNESKO.

Geografio

La plej longa korala klifo enla mondo etendiĝas ĉe nordorienta marbordo de Aŭstralio en Korala maro. Eĉ kiam ni nomas ĝin klifo, tio ne estas unusola koneksa klifo, sed temas pri reto da klifoj, kiu longas pli ol 2000 km kaj larĝas 2 – 150 km, norde ĝi malproksimas diversloke eĉ nur 50 kilometrojn de lando. El la klifo supreniras super la surfacon multnombran kvanton de insuloj kaj insuletoj, el kiuj sur kelkaj eblas enloĝiĝi. Tio estas unusola konstruaĵo de vivaj kreituloj sur Tero videbla eĉ el Luno. Devenaj loĝantoj nomis ĝin Waga Gaboo. Ĝi donas rifuĝejon al centoj da specioj de fiŝoj kaj ĝi mem estas kreata de preskaŭ 400 specioj de koraloj. La lokoj, kie ĝi supreniras la surfacon, servas kiel rifuĝejo de birdoj. 4 mil da specioj de fiŝoj, 350 specioj da koraloj, dekoj da specioj de maraj serpentoj, krustacoj, lamenbrankuloj ks. kreas riĉan kaj komplikan ekosistemon, kiu estas komparebla nur kun Tropika pluva praarbaro.

La rifo ĉiujare pligrandiĝas kaj kreskas elinterne kaj ekstere, ĉar polipoj, kreantaj ĝin, senĉese multiĝas kreante novajn unuopulojn. Ĉiu polipo estas ligata kun sia najbaro. Ĉiu specio de koralo havas sian propran formon de la kresko, per kio estiĝas granda variableco de la klifo, la plej diversaj montetoj, ebenaĵoj, tabuloj, branĉetoj kaj kornaroj.

La rifo prezentas unu el biologie plej riĉajn regionojn de la mondo. Jam longtempe biologoj klopodas per la plej diversaj metodo taksi ties aĝon. Sukceso venis nur ĉijare, iam geologia boraĵo venis en lokojn, kie la maso de koraloj interkontaktiĝas kun subaĵo, do tie, kie foje la koraloj komencis kreski. Al ĝenerala surprizo montriĝas, ke la klifo estas maljuna sole 600 000 jarojn.

En oktobro de 1979 parto de Granda barilrifo estis proklamita kiel mara parko kaj en 1980 UNESKO proklamis ĝin monda naturrezervejo.

Nuntempe ĉi tie ekzistas la tn. "verdaj zonoj", kie estas malpermesita kia ajn fiŝkaptado. Tio rilatas proksimume 5 % da rifo, kio estas areo kun 16 000 kvadrataj kilometroj.

Enhavo

Vidu ankaŭ