Granda Bazaro (Istanbulo)
Granda Bazaro | ||||
---|---|---|---|---|
Kapalıçarşı | ||||
![]() Unu el la enirejoj de la bazaro
| ||||
bazaro vidindaĵo market hall (en) ![]() ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | Islama arkitekturo • otomana arkitekturo vd | |||
Lando | Turkio ![]() | |||
Situo | Fatih | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 41° 0′ 38″ N, 28° 58′ 5″ O (mapo)41.01058055555628.967933333333Koordinatoj: 41° 0′ 38″ N, 28° 58′ 5″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
Retejo | http://www.kapalicarsi.org.tr/ | |||
La Granda Bazaro de Istanbulo (turke Kapalı Çarşı; osmanid-turke قپالی چارشو, signifante 'kovrita merkato'), simple nomita "Granda Bazaro" aŭ "Granda Kovrita Bazaro", estas komerca distrikto en la malnova Istanbula distrikto de Eminönü en la distrikto Bejazid. Hodiaŭ ĝi apartenas al la distrikto de Fatih, Istanbulo.
La Granda Bazaro kovras areon de 31 000 kvadrataj metroj [1] kaj enhavas ĉirkaŭ 4 000 butikojn kun ampleksa vario de produktoj [2][3]. Alloganta inter 250 000 ĝis 400 000 vizitantoj ĉiutage [4], en 2014, ĝi estis enlistigita numero 1 inter la vizitita turismaj allogoj kun 91 250 000 vizitantoj ĉiujare [5]. La Granda Bazaro en Istanbulo estas ofte rigardita kiel unu el la unuaj butikumadaj centroj (multvendejo) de la mondo.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis konstruita en la 15-a jarcento sub sultano Mehmet Fatih post la konkero de Konstantinopolo. La centro estas la Eski Bedesten (tradukite: malnova ŝtofhalo) – origine planita kiel trezorejo – sub kies kupoloj troviĝas ankoraŭ hodiaŭ la butikoj de la oraj kaj arĝentkomercistoj. La Eski Bedesten kutimis esti malloze ŝlosita kaj enhavis la aparte multekostajn varojn. Poste, la halo eĉ prenis la funkcion de banko - riĉaj privatuloj uzis ĝin kiel monŝrankon por siaj privataj havaĵoj. Sulejmano la Granda poste konstruis la Yeni Bedesten (tradukita: Nova ŝtofhalo) kiu nun estas nomita Sandal Bedesten. La tuta bazaro estis origine konstruita el ligno. Post pluraj gravaj fajroj, sultano Mustafa la 3-a rekonstrui la konstruaĵojn parte el ŝtono.
Kiel estas kutime kun bazaroj, la butikoj en la Granda Bazaro estas ordigitaj laŭ sektoro, kiu ofte povas esti rekonita sub la stratnomoj (ekz. Halıcı Sokağı, la strato de la tapiŝokomercistoj, kaj Sahaflar caddesi, la strato de la antikvaĵkomercistoj). Ekster la komercaj horoj, ne nur la butikoj sed ankaŭ la multaj enirejoj al la kovritaj stratetoj estas fermitaj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Kafejo, tradicistile
-
Kiosko de la 17-a jarcento
-
Unu el la kvar marmoraj trinkfontanoj
-
La bazaro post malfermo
-
Lanternoj pendigitaj en vendejo
-
Adoleskanto ĉe pordo de lanternvendejo
-
Krano de fontano ĉe la bazaro.
-
Ornamita plafono
-
Alia interna vido de la bazaro
-
Turka flago en la bazaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ History of the Grand Bazaar Istanbul. Arkivita el la originalo je 19 April 2019. Alirita 19 April 2019 .
- ↑ Müller-Wiener (1977), p. 349.
- ↑ As of 2012, there is no official statistics about the number of shops in Bazaar. This oscillates between 3,000 and 4,000.
- ↑ The Grand Bazaar. Arkivita el la originalo je 12 March 2017. Alirita 12 March 2012 .
- ↑ World's Most-Visited Tourist Attractions. Arkivita el la originalo je 2 January 2015. Alirita 20 November 2014 .