Granda Dortmunda Malpaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanujo en 1378

Dum la Granda Dortmunda Malpaco la libera regna urbo Dortmundo estis en la jaroj 1388 ĝis 1389 celo de atakoj kaj sieĝo fare de trupoj de la kolonja ĉefepiskopujo, de la grafoj de Mark kaj de 20 aliaj urboj.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La kolonja ĉefepiskopo Frederiko la 3-a de Saarwerden estis ricevinta kaj en 1346 de Reĝo Karlo la 4-a kaj ankaŭ en 1375 de ties posteulo Venceslao la 1-a garantiaĵorajtojn pri Dortmund, kiujn li tamen ne povis efektivigi. Malgraŭ tio pro internaj konfliktoj neniam estis ekestinta alianco kun la markaj grafoj. Kiam tiuj ĉi estis superitaj, ili provis subigi Dortmundon.

Sinsekvo[redakti | redakti fonton]

La 21-an de februaro 1388 la malpacodeklara letero de la kolonja ĉefepiskopo la konsilantaron de Dortmund, la sekvan tagon ankaŭ tiu de la grafo de Mark. La ĉefepiskopo postulis omaĝoĵuron de la civitanoj. Al la grafo de Mark la disputata ekzekuto de Agnes von der Vierbecke dek jarojn antaŭe prezentis okazon por malpaco. Per tio komenciĝis la Granda Malpaco. Al la alianco kontraŭ Dortmund aniĝis multaj landaj regestroj, inter ili la ĉefepiskopoj kaj elektoprincoj de Majenco kaj Treviro, la episkopoj de Aŭgsburgo, Bamberg, Monastero, Paderborn kaj Osnabrück, la grafo de Palatinato same kiel la dukoj kaj grafoj de Jülich-Berg-Ravensberg, Virtembergo, Moers, Sponheim, Brunsvigo-Luneburgo, Tecklenburg, Rietberg kaj Holstinio-Pinneberg. Aliĝis kelkaj pli malgrandaj vestfalaj urboj kaj proksimume 1.200 anoj de la kampara malalta nobelaro.

Tiu ĉi alianco unuavide aperas superforta, sed grandparto de la aliancanoj nur formale partoprenis la militon. Konforme kun tio la alianco ne formis dungosoldatan armeon, kiel alikaze kutime. Siaflanke Dortmund povis fidi pri siaj fortikaj urbomuregoj. Krom tio la urbo varbis aldone 70 kavalirojn, 49 lancistojn kaj 29 anglajn pafarkistojn kaj povis fidi pri la helpo de kvar nobelaj helpantoj, kiuj disponigis pluajn 79 rajdantojn je siaj kostoj. Kontraŭe de tio la subteno de la aliancitaj urboj estis pli malforta. Nur Lübeck, Stralsund, Deventer kaj Zwolle donis monpruntaĵon de entute 2.000 guldenoj. Evidente oni ne ekkonis la konsekvencojn de la atako, kiu kune kun la milito kontraŭ la Sudgermana Urboligo la formis la antaŭtakton al aro da konfliktoj inter unuopa urbo kaj princalianco. Post kiam la urbo reciprokis la malpacodeklaron je la 22-a de februaro, tuj poste okazis la unuaj militagoj.

La ĉefepiskopaj trupoj starigis sian tendaron norde de la remparo de Dortmund, proksime de la Kastelpordego kaj konstruis la fortikaĵon Rovenburg. Provante detranĉi la urbon de la ekstera mondo kaj malsatigi ĝin, Markaj trupoj kampadis en la okcidento de la urbo ĉe la rivero Emscher apud la urba muelejo kaj malkonstruis tiun ĉi, por konstrui per ties ŝtonoj turon. Post unuaj pafoj la 24-an de februaro komenciĝis la vera pripafado de la urbo fare de la Markaj trupoj la 17-an de aprilo. Dortmund reciprokis la kanonadon kaj kaŭzis per tio konsiderindajn perdojn inter la atakantoj. Post unua kontraŭatako de la Dortmundanoj la 29-an de majo sekvis dum la tuta daŭro de la malpaco entute proksimume 110 pliaj kontraŭatakoj. Je unuaj peradoprovoj la ĉefepiskopa kaj marka flanko prezentis sijn postulojn la 24-n de junio; kiujn la dortmundanoj tamen tutplene malakceptis. Pluaj peradoprovoj okazis dum la tuta malpaco. Post la unuaj malsukcesaj traktadoj intensiĝis la pripafado la 30-an de junio; entute 238 ŝtonaj kugloj detruis tamen nur kelkajn domojn kaj mortigis unu bovinon kaj du porkojn. Je akra kontraŭpafado la 10-an de julio Dortmund uzis verŝajne ankaŭ modernan pulvopafilegon. Tiu ĉi armo tiel terurigis la atakantojn, ke ili malfirmigis la sieĝon, tiel ke la Dortmundanoj denove povis terkulturi siajn kampojn antaŭ la urbomurego.

Ĉar la urbo jam antaŭ la malpaco estis stokinta pli grandajn grenprovizojn, la malsatigo de la urbo ŝajnis senŝanca. Dortmund ne lasis sin delogi al batalo sur malferma kampo, sed koncentriĝis pri la supre menciitaj elrompiĝatakoj, kiuj ja ankaŭ estis necesaj por la sekurigo de la provizado. La 3-an de oktobro je tio sukcesis la detruo de la Rovenburg; la 12-an de decembro la defendantoj ekbruligis la vilaĝon Schüren, por tiamaniere ellogi la gardistaron el la kastelo de Hörde. La Dortmundanoj poste volis konkeri la urbon per trupo el proksimume 600 militistoj, kio tamen malsukcesis. Post kiam neniu venko de unu el la konfliktaj partioj aŭ paca interkonsento estis je vida distanco, Dortmund provis fini la malpacon, asignante la grafon de Mark je la 27-a de aprilo 1389 antaŭ la Dortmundan proskribojuĝejon. Kiam tiu ĉi siaflanke asignis Dortmundon antaŭ sian proskribojuĝejon en Kamen, la urbo retiris la akuzon kaj apelciis la Reĝan Ĉambrojuĝejon. Reĝo Venceslao tamen nur postulis de la sieĝantoj, rezigni siajn petojn. Elturmentite pro la longa sieĝotempo, je perado de la urbo Soest komenciĝis seriozaj traktadoj la 4-an de novembro. Komence Dortmund ne estis koncedema; nur je premo de la ĉeftraktantoj el Soest la urbo konsentis „libervolan pagon“ de po 7000 guldenojn al Ĉefepiskopujo Kolonjo kaj al Graflando Mark. Tiu ĉi libervola pago tamen ne estis skribe fiksita en la packontrakto; evidente por la Dortmundanoj gravis eviti eĉ la ŝajnon de malvenko, kiu alikaze estus evidentiĝonta. Oni almenaŭ akiris pacon kaplevitan kaj povis revivigi la komercon gravan por la hansourbo.

Fino kaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

La 20-an de novembro 1389 la malpaco finiĝis. Tuj post la packontrakto la 22-an de novembro oni finis la sieĝon, elŝanĝis la kaptitojn kaj restarigis la antaŭan staton laŭjure.

La urbo estis povinta defendi sin kontraŭ militistaro da pli ol 1200 kavaliroj. Poste la urbo estis ŝarĝita per altaj ŝuldoj, plej gravaj ŝuldatoj estis la kavaliroj de Strünkede. La kostoj de malpaco kaj repaciĝo, proks. 60.000 guldeno, estis tiel altaj, ke oni multfoje supozis, ke tiu ĉi evento estus ekigita la kadukiĝon de Dortmund. Altaj urbaj impostoj kiel konsekvencoj de la troŝuldeco kaŭzis en la jaro 1400 maltrankvilon inter la civitanoj de Dortmund.

La urbo Dortmund estis post la packontrakto tre konsiderema, eviti la ŝajnon de malvenko kaj eĉ veki la impreson de venko. Tiel ekestis la (platgermana) proverbo „So fast as Düörpm“ (eo: „Tiel firma kiel Dortmund“), kiu estis uzata ĝis en la 18-a jarcento kiel sinkarakterizo por la memorigo de ĉi tiuj okazintaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Garnier: Symbole der Konfliktführung im 14. Jahrhundert: Die Dortmunder Fehde von 1388/89. En: Westfälische Zeitschrift 151/152 (2001/2002), pj. 23–46.
  • Hans Georg Kirchhoff: Die große Dortmunder Fehde 1388/89. En: Ferdinand Seibt (eld.): Vergessene Zeiten – Mittelalter im Ruhrgebiet. Katalog zur Ausstellung im Ruhrlandmuseum Essen, 26. September 1990 bis 6. Januar 1991. Volumo 2. Pomp, Essen 1990, ISBN 3-89355-052-6, pj. 59–62.
  • Hans Georg Kirchhoff: Die Dortmunder Große Fehde 1388/89. En: Gustav Luntowski (eld.): Dortmund. 1100 Jahre Stadtgeschichte. Festschrift. Ruhfus, Dortmund 1982, ISBN 3-7932-4071-1, pj. 107–128.
  • Alexander Mette: Die große Dortmunder Fehde von 1388 und 1389 (= Beiträge zur Geschichte Dortmunds und der Grafschaft Mark. Vol. 4). Köppen, Dortmund 1886.