Granda Homfarita Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Homfarita Rivero
akvedukto
Lando Libio vd
Situo
Geografia situo 25° 27′ 20″ N, 21° 36′ 3″ O (mapo)25.45555555555621.600833333333Koordinatoj: 25° 27′ 20″ N, 21° 36′ 3″ O (mapo)
Granda Homfarita Rivero (Libio)
Granda Homfarita Rivero (Libio)
DEC
Granda Homfarita Rivero
Granda Homfarita Rivero
Situo de Granda Homfarita Rivero
Map
Granda Homfarita Rivero
vdr

La projekto Granda Homfarita Rivero estas grandega kanalsistema projekto en Libio - la plej granda trinkakvo-dukto en la mondo - por plibonigi la akvoprizorgon de la loĝantaro kaj agrikulturo. La projekto komenciĝis en 1984, sen eksterlanda mono financita de la registaro de Muamar Kadafi, kaj estis planita esti finita en 2015. Tamen la Libia enlanda milito de 2011 kun forta interveno de NATO-unuoj signife damaĝis kaj endanĝerigis la projekton.

En la kvar metrojn altaj tuboj[1] fosilia grundakvo transportiĝas el subteraj akvorezervejoj el la glaciepoko - la nubia sabloŝtona akvejo, la Kufra-baseno, Sirt-baseno, Murzuk-baseno, Hamadah-baseno kaj Jufrah-baseno de la dezerta Saharo direkte al la libia mediteranea marbordo. Oni ekis la laboron en 1984 kaj transdonis en 1991 unuan parton de la kvinfaza konstruado, kiu estas kanalsistemo, longa je 1500 km. La projekto provizis la du ĉefajn urbojn Tripolo (ekde 1996) kaj Bengazi kaj la tutan marbordan regionon per akvo dum pluraj jaroj de la 2000-a jardeko. La dukto kuras paralele al grandaj partoj de la marbordo de Libio kaj transportas pli ol 6 milionojn da kubaj metroj da trinkakvo ĉiutage. La kvalito de akvo kaj la rilata vivokvalito tie pliboniĝis konsiderinde ekde la realigo de la projekto.

La rezervujoj de la nubia sabloŝtona akvejo ne havas enfluojn, do la elpreno estas konsumo de nerenovigebla rimedo. Kiom longe daŭros la akvorezervoj estas diskutebla. Laŭ kalkuloj de la tiam aktuala libia registaro, la kvanto de fosilia akvo daŭros almenaŭ pliajn 4000 ĝis 5000 jarojn.[2] Optimismaj taksoj hodiaŭ skribas pri ĝis 250 jaroj da utila vivo, internaciaj fakuloj, aliflanke, de 30 ĝis 50 jaroj ĉe maksimuma produktadvolumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]