Granda Hungara Ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Hungara Ebenaĵo aŭ Alföld.
Situo de Granda Hungara Ebenaĵo en Hungario

Granda Hungara Ebenaĵo estas produktema ebenaĵo en sudorienta parto de Hungario, kiu etendiĝas eĉ en Serbion kaj Rumanion. Ĝia areo estas ĉ. 50 000 km2, duono de tiu de Hungario. La tuta areo kun la partoj en la aliaj landoj estas ĉ. 100 000 km2.

La Ebenaĵo estas en natura stato estas pusta herbejo aŭ kun marĉoj, ĉeriveraj arbaroj. Post la reguligo de la Tiso en la dua duono de la 19-a jc. kaŭzis pligrandiĝon de la kultivebla agro, la marĉoj malpliiĝis. Oni kultivas tie grenojn, furaĝplantojn, vegetaĵojn, fruktoarbojn, gravas ankaŭ la bestobredado. La originalaj sekaj, herbaj areoj preskaŭ malaperis je hodiaŭ. Unu restaĵo estas Hortobágy en la orienta parto de la Granda Hungara Ebenaĵo, alia restaĵo estas la bugac-a pusto inter la Danuba-Tisa regiono, proksime al Kecskemét.

Ĝi ne havas karakterizajn limojn, limas norde la hungara norda Mezmontaro kun transiroj. Nordoriente kaj kaj oriente limas la Karpatoj kaj ties transsilvaniaj antaxumontaroj. Sude ĝi etendiĝas ĝis Dinara Montaro.

Oni plej ofte dividas la Ebenaĵon je du partoj: unu estas la regiono inter la Danubo kaj Tiso, dum alia la Transtisio (parto oriente de la Tiso). La unuan karakterizas multloke sablo, malofte kursablo, aliloke laŭso.

La Tiso antaŭ ĝia reguligo regule inundis grandan parton de la Ebenaĵo. Oni povas trovi oriente de las Tiso aluviajn grundojn, ĉernozjomo, leŭso, sablo, kursablo.