Granda Kanalo de Ĉinio
La Granda Kanalo aŭ Imperiestra Kanalo - ĉine 京杭大运河, pinjine Jīng Háng Dà Yùnhé - estas la plej longa de homoj kreita akvovojo de la mondo. Partoj de ĝi jam ekestis antaŭ pli ol 2400 jaroj, kaj jam dum la antikva epoko ĝi longis pli ol 1800 kilometrojn kaj larĝis ĝis 40 metrojn, ligante la nordon de Ĉinio ĉe la urbo Tjanĝino kun la fekunda marborda delto de la rivero Jangzio ĉe la ĉina urbo Hangzhou. Ĝi pasis altecodiferencon de 42 metroj, profundis 3 ĝis 9 metrojn kaj konsideriĝas majstroverko de la konstruarto de antikva Ĉinio. Dum la 13-a jarcento oni signife renovigis la akvovojon, kaj, post relativa malgraviĝo dum la 19-a jarcento, modernigis kaj grandparte restarigis ĝin en komunisma Ĉinio post la jaro 1949. Pro la akvomanko en norda Ĉinio, kiu malaltigas la kanalan akvonivelon tie, ĝi tamen nuntempe ne plu havas grandan interregionan trafikan gravon.
Vojo[redakti | redakti fonton]
Moderna vojo[redakti | redakti fonton]
- Jiangnan-Kanalo
- Li-Kanalo
- Zhong-Kanalo
- Lu-Kanalo
- Suda Kanalo
- Norda Kanalo kaj Tonghui-rivero
Historia vojo[redakti | redakti fonton]
- Jia-Kanalo
- Neuer Nanyang-Kanalo
- Huitong-Kanalo
- Jizhou-Kanalo
- Herzog Huans-Kanalo
- Yilou-Kanalo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- skaligebla mapo de la Granda Kanalo (angle) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- leksikona artikolo pri la kanalo (germane)
- bilda galerio (same germane)[rompita ligilo]