Granda Kazino Sardinero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Kazino Sardinero
Gran Casino Sardinero

konstruaĵo
Prezento
Stilo Novklasika kaj secesia
Tipo Kazino
Arkitekto Eloy Martínez del Valle
Dato de konstruo 1916
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Santandero
Geografia situo 43° 28′ 18″ N, 3° 46′ 58″ U (mapo)43.471667-3.782778Koordinatoj: 43° 28′ 18″ N, 3° 46′ 58″ U (mapo)
Granda Kazino Sardinero (Hispanio)
Granda Kazino Sardinero (Hispanio)
DEC
Granda Kazino Sardinero
Granda Kazino Sardinero
Granda Kazino Sardinero
Situo de Granda Kazino Sardinero

Map

vdr

La Granda Kazino Sardinero estas kazino en la urbo Santandero (norda Hispanio). Ĝi situas en la kvartalo El Sardinero, ĉe la Kantabra Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1870, oni inaŭguris pli fruan kazinon, kiu daŭre gastigis plurajn festojn, en kiuj partoprenis diversaj reĝoj, kiel Amadeo la 1-a, Alfonso la 13-aViktoria Eŭgena de Batenbergo, samkiel hispanaj kaj eksterlandaj nobeloj.

Oni konstruis kaj inaŭguris la nunan kazinon en 1916, laŭ projekto de la arĥitekturisto Eloy Martínez del Valle. Komence, oni ludis ruleton kaj bakaraton kaj ankaŭ organizis balojn, festojn, teatron, muzikalojnoperojn. Post la Hispana Enlanda Milito la kazino estis tre malaktiva. De la fino de milito ĝis 1978 oni uzis nur la teatrejon kiel kinejon.

La 1-an de decembro 1978 oni remalfermis la kazinon kiel vetludejon, post reformado laŭ desegno de la arĥitekturisto Ricardo Lorenzo, kiu konservis la novklasikan stilon kun secesia influo.

Nun en la kazino estas vetludejo, ejo de aŭtomatoj, restoracio, tri manĝejoj, du trinkejoj, kafejo, festejo kaj ekspoziciejo pri arto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]