Granda Los-Anĝeleso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Los-Anĝeleso
Metropola regiono
combined statistical area [+]

LandoUsono

- koordinatoj34° N, 118° U (mapo)34-118Koordinatoj: 34° N, 118° U (mapo)

Loĝantaro18 644 680 [+] (1-a de aprilo 2020)
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]

Granda Los-Anĝeleso (Tero)
Granda Los-Anĝeleso (Tero)

Granda Los-Anĝeleso (Kalifornio)
Granda Los-Anĝeleso (Kalifornio)
DEC
Granda Los-Anĝeleso
Granda Los-Anĝeleso

Map
Granda Los-Anĝeleso
Vikimedia Komunejo:  Greater Los Angeles Area [+]
vdr

Granda Los-Anĝeleso, en angla Greater Los Angeles, nomita ankaŭ the Southland (la Sudo), en 2019 havis 18 710 563 loĝantojn,[1] kaj tial ĝi estas la dua plej granda urba regiona areo en Usono, enhavanta kvin kantonojn en Suda Kalifornio etende el la Kantono Ventura en okcidento ĝis Kantono San Bernardino kaj Kantono Riverside en la oriento, kun Kantono Los-Anĝeleso en la centro kaj Kantono Orange en la sudoriento. Laŭ la Usona Censoburoo, la kombinita statistika areo Los Angeles–Anaheim–Riverside kovras 33,954 kvadratajn mejlojn (87,940 km²), kio faras ĝin la plej granda metropola regiono en Usono laŭ terareo. Tamen, pli ol unu duono de tiu areo kuŝas en la dise loĝataj orientaj areoj de Riverside kaj San Bernardino. Krom esti la kerno de la plej granda areo de la distra industrio en la mondo, Granda Los-Anĝeleso estas ankaŭ tutmonda centro de negocoj, internacia komerco, edukado, amaskomunikiloj, modo, turismo, scienco kaj teknologio, sporto kaj transporto.[2] Ĝi estas la 3a plej granda metropola areo laŭ persona proporcio de Malneta enlanda produkto en la mondo pro ekonomio supre al 1 mil bilionoj da dolaroj de produkto.

Estas tri apudaj komponantaj metropolaj areoj en Granda Los-Anĝeleso: nome "Inland Empire" (Interna Imperio), kiu povas esti larĝe difinita kiel kantonoj Riverside kaj San Bernardino; la metropolaareo Ventura/Oxnard (aŭ Kantono Ventura); kaj la Los-Anĝelesa metropola areo (konata ankaŭ kiel Metropola Los-AnĝelesoMetro LA)[3] konsistanta nur el la kantonoj Los Angeles kaj Orange. La Censa Buroo markas tiun lastan kiel Los Angeles–Long Beach–Anaheim metropola statistika regiono, nome la kvina plej granda metropola areo en la okcidenta hemisfero kaj la dua plej granda metropola areo en Usono,[4] kun totala areo de 12 561 km². San Diego–Tijuana, kvankam apude al Granda Los-Anĝeleso en San Clemente kaj Temecula, ne estas parto de ĝi, sed kune ambaŭ el ili formas parton de Megalopolo Suda Kalifornio.

Laŭlonge de la 20-a jarcento, Granda Los-Anĝeleso estis unu el la plej rapide kreskantaj regionoj en Usono, sed la kresko malrapidiĝis ekde 2000. Laŭ la Usona Censo de 2010, la pli malgranda Los-Anĝeleso metropola areo hacvis preskaŭ 13 milionojn da loĝantoj. En 2015, la loĝantaro de Granda Los-Anĝeleso estis ĉirkaŭkalkulita je 18.7 milionoj da personoj,[5] kio faras ĝin la dua plej granda metropola regiono en la lando, post Novjorko, same kiel unu el la plej grandaj grandurboj en la mondo.[6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2019 population estimates for CSAs, US Census Bureau
  2. "Revealed: Cities that rule the world". CNN. 10a de Aprilo, 2010. Arkivita el la originalo la 24an de Novembro, 2011. Alirita la 20an de Oktobro, 2011.
  3. List of Southland's worst schools released | abc7.com Arkivigite je 2010-03-11 per la retarkivo Wayback Machine. Abclocal.go.com (8a de Marto, 2010). Alirita la 29an de Julio, 2013.
  4. Largest Metropolitan Areas in the U.S. – Most Populous Metros[rompita ligilo]. Geography.about.com. Alirita en 29a de Julio, 2013.
  5. Annual Estimates of the Resident Population: April 1, 2010 to July 1, 2015 – Combined Statistical Area; and for Puerto Rico - 2015 Population Estimates. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 13a de Februaro, 2020. Alirita 6a de Aprilo, 2016. Arkivigite je 2020-02-13 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-13. Alirita 2021-05-14.
  6. Metropolitan and Micropolitan Statistical Areas. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je 9a de Marto, 2008. Alirita 30a de Marto, 2008.
  7. [1] Arkivigite je 2020-01-22 per la retarkivo Wayback Machine World's Largest Metropolitan Areas, 2012