Granda Moskeo (Dubajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj25° 15′ 52″ N, 55° 17′ 48″ O (mapo)25.2644444455.29666667Koordinatoj: 25° 15′ 52″ N, 55° 17′ 48″ O (mapo)

Estiĝo1900

Granda Moskeo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Granda Moskeo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Granda Moskeo
Granda Moskeo

Map
Granda Moskeo
Vikimedia Komunejo:  Grand Mosque, Dubai [+]
vdr
Granda Moskeo de Dubajo.

La Granda Moskeo (en araba: مسجد دبي الكبير) estas moskeo en Dubajo, Emirlando Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas inter la teksila soŭko kaj la Dubaja Muzeo apud golfet-rojo en la areo Bur Dubajo. Origine konstruita en 1900, detruita kaj rekonstruita en 1960, ĝi suferis pluan rekonstruon en 1998. Ĝi nun povas enhavi ĝis 1,200 adorantojn. Ne-islamanoj ne rajtas eniri en la moskeo, escepte en la minareto kie oni rajtas foti.[1][2] La moskeo estas la kerno de la religia kaj kultura vivo de Dubajo.[3]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La plej alta trajto de la moskeo estas la 70-metra minareto, nome la plej alta en Dubajo, kiu similas al lumturo. La sablo-grizaj muroj estas ĝenerale senornamaj, sed estas granda skribaĵo el la Korano supre de la kvin kolonoj de la enireja fasado, kiu staras sur mallalta ŝtupareto de ses ŝtupoj.[1][4] La 45 malgrandaj kaj naŭ pli grandaj kupoloj kun la alta minareto kovras la tegmenton de la Granda Moskeo.[1] La lignaj fenestroj montras man-faritajn vitralojn kaj estas kongruaj kun la malnova urbo de Bur Dubajo, kaj ties minareto estas desegnita en Anatolia arkitektura stilo. Vizitantoj al la moskeo devas vesti konservative.[2]

25° 15′ 52″ N 55° 17′ 48″ O / 25.26444 °N, 55.29667 °O / 25.26444; 55.29667 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Thomas,Gavin (3a de septembro 2009). Frommer's Dubai and Abu Dhabi Day by Day. John Wiley & Sons. pp. 41–42. ISBN 978-0-470-68459-7.
  2. 2,0 2,1 Lyons, Colette (06/12/2010). The Unofficial Guide to Dubai. John Wiley & Sons. p. 187.
  3. "Lonely Planet review for Grand Mosque". Lonely Planet. Alirita la 3an de julio 2019.
  4. Thomas, Gavin (03/09/2009). Frommer's Dubai and Abu Dhabi Day by Day. p. 41.