Ĝinŝanlingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Muro Jinshanling)
Ĝinŝanlingo
urbomurego • arkitektura strukturo
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Bakeshiying
Situo
Geografia situo 40° 40′ 36″ N, 117° 13′ 58″ O (mapo)40.676644117.232864Koordinatoj: 40° 40′ 36″ N, 117° 13′ 58″ O (mapo)
Ĝinŝanlingo (Pekino)
Ĝinŝanlingo (Pekino)
DEC
Ĝinŝanlingo
Ĝinŝanlingo
Situo de Ĝinŝanlingo
Map
Ĝinŝanlingo
Parto de Granda Ĉina Muro vd
vdr
Ĝinŝanlingo en la Granda Ĉina Muro.

ĜinŝanlingoJinshanling (en simpligita ĉina: 金山岭; en tradicia ĉina: 金山嶺; en pinjino: Jīnshānlǐng) estas parto de la Granda Muro de Ĉinio en la montara areo de la kantono Luanping, Ĉengde, Hebejo, 125 km nordoriente de Pekino. Tiu parto de la muro estas konektata kun la sektoro Simatai oriente. Iom okcidente estas Mutianyu. Jinshanling estis konstruita el 1570 dum la Ming dinastio.

La Ĝinŝanlingo de la Granda Muro estas 10.5 km longa kaj havas 5 pasejojn, 67 turojn kaj 3 signalturojn. La komenca parto de la muro estis restaŭrita al la origina stato, sed la ĝenerala stato de la muro malboniĝas al sia natura stato dum ĝi alproksimiĝas al Simatai. La enirbileto kostas 65 RMB, funikularo al plaj alta punkto estas 40 RMB, aldonaj 50 RMB por alveni ĝis Simatai kaj 5 RMB por laŭiri pendoponton.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

40° 40′ 35″ N 117° 14′ 40″ O / 40.67639 °N, 117.24444 °O / 40.67639; 117.24444 (mapo)