Grandduklando Posen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Poznana Duklando)
la Grandduklando Posen en 1848

La Grandduklando Posen (germane Großherzogtum Posen; pole Wielkie Księstwo Poznańskie) estis parto de la Reĝlando Prusio, kreita el teritorioj aneksitaj de Prusio post la dispartigoj de Pollando-Litovio, kaj formale establita post la Napoleonaj Militoj en 1815. Laŭ interkonsentoj derivitaj ĉe la Kongreso de Vieno ĝi devis havi iom da aŭtonomeco. Tamen, fakte ĝi estis subigita al Prusio kaj la proklamitaj rajtoj por polaj regatoj ne estis plene efektivigitaj. La nomo estis neoficiale uzita poste por indiki la teritorion, precipe de poloj, kaj hodiaŭ estas uzata de modernaj historiistoj por aludi malsamajn politikajn entojn ĝis 1918. Ĝia ĉefurbo estis Posen (pole Poznań). La Grandduklando estis formale anstataŭigita per la provinco Posen en la prusa konstitucio de la 5-a de decembro 1848.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]