Granda Ruĝa Makulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Falskolora imaĝo de la Granda Ruĝa Makulo de Jupitero, vidita de Voyager 1. La blanka elipsa ŝtormo tuj sub la Granda Ruĝa Makulo havas proksimume la saman diametron kiel la Tero.

La Granda Ruĝa Makulo estas daŭrema kontraŭciklona ŝtormo troviĝante 22 gradojn sub la ekvatoro de la planedo Jupitero. Ĝi jam daŭris pli ol 170 jaroj, kaj eble eĉ 340 jaroj aŭ pli. La ŝtormo sufiĉe grandas por esti observebla per teleskopoj de la Tero. Ĝin verŝajne unue observis Giovanni Domenico Cassini ĉirkaŭ 1665. La ŝtormo estis rimarkeble ruĝkolora en diversaj tempoj dum sia observ-historio, kvankam ĝia aspekto variadas de jaro al jaro.

Antaŭ la sondmisioj Voyager, astronomoj tre malcertis pri la naturo de la Ruĝa Makulo. Pluraj kredis ke ĝi estas solida aŭ likva formo sur la surfaco de Jupitero.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La ovala strukturo rotacias maldekstrume, kun rotacia periodo de proksimume ses teraj tagoj aŭ 14 jupiteraj tagoj. Ĝi grandas 24 000-40 000 km de oriento al okcidento kaj 12 000-14 000 km de nordo al sudo - sufiĉe granda por enteni du aŭ tri Terojn. La pintoj de la nuboj en la ŝtormo staras ĉirkaŭ 8 km super la ĉirkaŭaj nuboj.

La Makulo restas je tre konstanta latitudo, sed ĝi giras konstante ĉirkaŭ la planedo, farante almenaŭ 10 plenajn turnojn ĉirkaŭ Jupitero ekde la 19a jarcento. La gira rapideco ŝajnas koneksa al la heleco de la bendo en kiu ĝi troviĝas, kiu cetere varias inverse al la koloro de la Makulo mem. Oni ne certas pri la kaŭzo de la koloro nek pri kial ĝi ŝanĝiĝas.