Granda Sinagogo de Budapeŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Sinagogo de Budapeŝto
Dohány utcai zsinagóga
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo novmaŭra arkitekturo vd
Arkitekto Ludwig Förster vd
Estiĝo 1859
Malfermo 6-a de septembro 1859
Lando Hungario vd
Situo Erzsébetváros
Situanta sur Dohány Street
Situo
Geografia situo 47° 29′ 45″ N, 19° 3′ 39″ O (mapo)47.495919.0607Koordinatoj: 47° 29′ 45″ N, 19° 3′ 39″ O (mapo)
Granda Sinagogo de Budapeŝto (Budapeŝto)
Granda Sinagogo de Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
Granda Sinagogo de Budapeŝto
Granda Sinagogo de Budapeŝto
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Granda Sinagogo de Budapeŝto
Map
Granda Sinagogo de Budapeŝto
vdr

La Granda Sinagogo en Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto), en kvartalo de judoj estas la plej granda sinagogo en Eŭropo. Ĝi estas ankaŭ simbola konstruaĵo de la hungarlandaj judoj, grava vidindaĵo, muzeo, memorloko, koncertejo. Tre proksime situas Malgranda Sinagogo kaj alia sinagogo.

Interno de la sinagogo
monumento en la korto de la sinagogo, en 2013

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1783 la judoj ricevis permesojn loĝadi en Pest. Ili konstruis imponan sinagogon inter 1854-1859 laŭ projekto de Ludwig Förster, sed parton de la interno faris Frigyes Feszl. En 1860 komuna hungara-juda kunsido okazis. Inter 1929-1931, poste inter 1991-1996 ĝi renoviĝis. En 1931 kaj 1939 atencoj okazis ĉe la sinagogo. En 1944 dum sieĝo de Budapeŝto nazioj mortigis milojn da judoj, multe el kiuj estis entombigitaj kaj en la korto.

Orgenisto estis Gábor Lisznyay Szabó inter 1950-1971.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la sinagogo estas Templo de Herooj konstruita en 1931 kiel memorejo pri judoj pereintoj dum la 1-a mondmilito. En la korto estas la supremenciita tombejo kun monumento pri la viktimoj de la Holokaŭsto.

Sur loko de la nuna muzea parto iam troviĝis domo, en kiu en 1860 naskiĝis Theodor Herzl. La muzeo prezentas parte trezorojn, parte historion de Holokaŭsto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la sinagogo