Granda Ursa Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Ursa Lago
Granda Ursa Lago Nordokcidentaj Teritorioj (Kanado)
lago
Speco de la lago restaĵo de vasta glaĉera lago
Ĉefaj elfluoj Grand-Ursa Rivero
Areo de la baseno 114 717 km²
Landoj de la baseno Kanado
Datenoj
Koordinatoj 65° 55′ N, 120° 35′ U (mapo)65.924722222222-120.58416666667156Koordinatoj: 65° 55′ N, 120° 35′ U (mapo)
Granda Ursa Lago (Nordokcidentaj teritorioj)
Granda Ursa Lago (Nordokcidentaj teritorioj)
DEC
Granda Ursa Lago
Granda Ursa Lago
Map
Granda Ursa Lago
Supermara alteco 156 m
Surfaca areo 31 153 km²f5
Maksimuma longo 293 kmf6
Maksimuma larĝo 188 kmf7
Akva volumeno 2 236 km³dep1f8
Maksimuma profundo 446 mf10
Averaĝa profundo 71,7 mf11
Borda longo1 2 719 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La Granda Ursa Lago (angle Great Bear Lake, france Grand lac de l'Ours, slavie: Sahtu) estas la plej granda lago de Kanado, la kvare plej granda lago de Nordameriko, kaj la oke plej lago de la mondo.[1] La lago situas sur la Arkta Cirklo inter 65 kaj 67 gradoj de norda latitudo kaj inter 118 kaj 123 gradoj de okcidenta longitudo.

La lagakvo elfluas tra la rivero Granda Urso (Sahtu De) en la riveron Makenzio. La solaj komunumoj laŭborde de la lago estas Deline ĉe la sudokcidenta finaĵo kaj Echo Bay (NOT) ĉe la nordorienta flanko.

La denea sahtua nacio nomas sin laŭ la lago.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La Granda Ursa Lago kuŝas inter du gravaj fiziografiaj regionoj: la Kazana Altebenaĵo, parto de la Laŭrenca tabulo, kaj la Enlanda prerio. Laŭorigine ĝi estis parto de antaŭglaĉera valaro kiun reformigis la eroziaj efikoj de glaĉermoviĝo dum la plejstoceno. Depost tiam la la lago spertis diversajn ŝanĝoj rezultantaj de tera resaltiĝo post la degelado de la glaĉeroj.`

Antaŭkambriaj rokoj de la Laŭrenca tabulo konsistigas la orientan randon de la Brako McTavish. Ĉi tiuj antaŭkambriaj rokoj siavice konsistas el sedimentaj kaj metamorfaj deponaĵoj kun aldonaj igneaj entrudaĵoj formantaj digojn kaj sojlojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Inter 1950 kaj 1974 oni kolektis la sekvajn klimatdatumojn ĉe Port Radium:

Monato Temperaturo
( )
Precipitaĵo
(mm)
Hela sunbrilo
(horoj)
Jan –27.0 11 0.19
Feb –27.0 8 1.82
Mar –19.1 14 7.57
Apr –10.7 6 16.03
Maj +1.2 14 21.76
Jun +9.0 14 23.16
Jul +12.0 35 18.54
Aŭg +10.6 43 11.97
Sep +5.3 25 6.20
Okt –3.2 27 2.85
Nov –14.8 25 0.39
Dec –23.0 14 0.00
Meze –7.2 10
Sumo 236

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Great Bear Lake Arkivigite je 2008-03-31 per la retarkivo Wayback Machine. The Canadian Enyclopedia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]