Granda Barilrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda barilrifo)
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto de Granda Barilrifo.
Granda Barilrifo.
Monda heredaĵo de UNESKO

La Granda Barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo.[1][2] komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj[3] kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km².[4][5] Ĝi etendas laŭlonge de la Korala Maro laŭ marbordo de Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo.

La Granda Barilrifo povas esti vidata el la ekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj.[6] Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kiel koralaj polipoj.[7] Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tuta rifo estis selektita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1981.[1][2] CNN etiketis ĝin kiel unu el la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo.[8] La Queensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.[9]

Granda parto de la rifo estas protektita de la Marparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado, kiaj pro fiŝkaptado kaj turismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj ties ekosistemo estas alfluo de fluaĵoj, klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronaj marsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare de Proceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.[10]

La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kaj Cairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj da dolaroj jare.[11]

En Novembro 2014, Google lanĉis la Gugla Subakva Stratvido en 3D de la Granda Barilrifo.[12]

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Ardeinsulo, koralrifo en la sudo de la Granda Barilrifo.

La plej longa korala klifo en la mondo etendiĝas ĉe nordorienta marbordo de Aŭstralio en Korala maro. Eĉ kiam oni nomas ĝin rifo, tio ne estas unusola koneksa rifo, sed temas pri reto da rifoj, kiu longas pli ol 2000 km kaj larĝas 2 – 150 km, norde ĝi malproksimas diversloke eĉ nur 50 kilometrojn de lando. El la rifo supreniras super la surfacon multnombra kvanto de insuloj kaj insuletoj, el kiuj sur kelkaj eblas enloĝiĝi. Tio estas unusola konstruaĵo de vivaj kreituloj sur Tero videbla eĉ el Luno. Devenaj loĝantoj nomis ĝin Waga Gaboo.

La Granda Barilrifo estas distinga trajto de dividaĵo de la Granda Disiganta Montaro. Ĝi inkludas la pli malgrandajn insulojn Murray.[13] Ĝi atingas el la Toresa Markolo (inter Bramble Cay, ties plej norda insulo, kaj la sudan marbordon de Papuo-Nov-Gvineo) en la nordo de nenomita marpasejo inter la Insulo Lady Elliot (ties plej suda insulo) kaj Fraser-insulo en la sudo. La Insulo Lady Elliot estas situanta je 1 915 km sudoriente de Bramble Cay en rekta linio.[14]

La teorio de Platotektoniko indikas, ke Aŭstralio havas moviĝas norden laŭ rapideco de 7 cm jare, startinte dum la Kenozoiko.[15][16] Orienta Aŭstralio suferas periodon de tektonan levo, kiu movis la akvodislimon en Kvinslando 400 km interne. Ankaŭ dum tiu tempo, Kvinslando suferis vulkanajn erupciojn kiuj kondukis al bazaltaj fluaĵoj de centraj kaj ŝildaj vulkanoj .[17] Kelkaj el tiuj iĝis vulkaninsuloj.[18] Post la Koralmara Baseno, koralrifoj ekkreskiĝis en la Baseno, sed ĝis antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, norda Kvinslando estis ankoraŭ en moderklimataaj akvoj sude de tropikoj — tro malvarmaj por elteni koralan kreskon.[19] La historio de la disvolviĝo de la Granda Barilrifo estas kompleksa; post Kvinslando derivis en tropikajn akvojn, ĝi estis ege influita de rifaj kreskoj kaj amlkreskoj kiam la marnivelo ŝanĝis.[20]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Verda martestudo sur la Granda Barilrifo.

Ĝi donas rifuĝejon al centoj da specioj de fiŝoj kaj ĝi mem estas kreata de preskaŭ 400 specioj de koraloj. La lokoj, kie ĝi supreniras la surfacon, servas kiel rifuĝejo de birdoj. Ĉirkaŭ 4 mil da specioj de fiŝoj, 350 specioj da koraloj, dekoj da specioj de maraj serpentoj, krustacoj, lamenbrankuloj ks. kreas riĉan kaj komplikan ekosistemon, kiu estas komparebla nur kun Tropika pluva praarbaro.

La rifo ĉiujare pligrandiĝas kaj kreskas elinterne kaj ekstere, ĉar polipoj, kreantaj ĝin, senĉese multiĝas kreante novajn unuopulojn. Ĉiu polipo estas ligata kun sia najbaro. Ĉiu specio de koralo havas sian propran formon de la kresko, per kio estiĝas granda variableco de la rifo, la plej diversaj montetoj, ebenaĵoj, tabuloj, branĉetoj kaj kornaroj.

La rifo prezentas unu el biologie plej riĉajn regionojn de la mondo. Jam longtempe biologoj klopodas per la plej diversaj metodoj taksi ties aĝon. Sukceso venis nur ĉijare, iam geologia boraĵo venis en lokojn, kie la maso de koraloj interkontaktiĝas kun subaĵo, do tie, kie foje la koraloj komencis kreski. Al ĝenerala surprizo montriĝis, ke la rifo estas aĝa nur je 600 000 jaroj.

En oktobro de 1979 parto de Granda barilrifo estis proklamita kiel mara parko kaj en 1980 UNESKO proklamis ĝin monda naturrezervejo.

Nuntempe ĉi tie ekzistas la tn. "verdaj zonoj", kie estas malpermesita kiaajna fiŝkaptado. Tio rilatas proksimume al 5 % da rifo, kio estas areo kun 16 000 kvadrataj kilometroj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 UNEP World Conservation Monitoring Centre (1980). Protected Areas and World Heritage – Great Barrier Reef World Heritage Area. arkivita el la originalo je 11a de Majo 2008. Alirita 14a de Marto 2009.
  2. 2,0 2,1 The Great Barrier Reef World Heritage Values. Alirita 3a de Septembro 2008.
  3. La Monda Heredareo de la Granda Barilrifo, kiu havas 348,000 km², havas 2900 rifojn. Tamen, tio ne inkludas la rifojn troviĝantajn en la Toresa Markolo, kiu havas ĉirkaŭkalkulitan areon de 37,000 km² kun eble 750 rifoj kaj sablejoj. (Hopley, p. 1)
  4. Fodor's. Great Barrier Reef Travel Guide. Alirita 8a de Aŭgusto 2006.
  5. Department of the Environment and Heritage. Review of the Great Barrier Reef Marine Park Act 1975. arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2006. Alirita 2a de Novembro 2006.
  6. Sarah Belfield (8a de Februaro 2002). Great Barrier Reef: no buried treasure. arkivita el la originalo je 1a de Oktobro 2007. Alirita 11a de Junio 2007.
  7. Sharon Guynup. "Australia's Great Barrier Reef" (-), Science World, 4a de Septembro 2000. Kontrolita 11a de Junio 2007.
  8. CNN. "The Seven Natural Wonders of the World" (-). Kontrolita 6a de Aŭgusto 2006.
  9. National Trust Queensland. Queensland Icons. Alirita 17a de Oktobro 2006.
  10. Eilperin, Juliet, "Great Barrier Reef has lost half its corals since 1985, new study says" (-), The Washington Post, 1a de Oktobro 2012. Kontrolita 1a de Oktobro 2012.
  11. Access Economics Pty Ltd (2005). "Measuring the economic and financial value of the Great Barrier Reef Marine Park" (PDF). [1] Alirita la 6an de Februaro 2016.
  12. Google Launches Underwater Street View (16a de Novembro 2014).
  13. A. K. Lobeck. (1951). Physiographic Diagram of Australia. New York: The Geological Press, Columbia University. "to accompany text description and geological sections which were prepared by Joseph Gentili and R.W. Fairbridge of the University of Western Australia" 
  14. "Great Barrier Reef General Reference Map" (PDF). Great Barrier Reef Marine Park Authority. Septembro 2004. [2] Alirita la 6an de Februaro 2016.
  15. Davies, P.J., Symonds, P.A., Feary, D.A., Pigram, C.J. (1987). "Horizontal plate motion: a key allocyclic factor in the evolution of the Great Barrier Reef", gazeto : Science, volumo : 238, numero : 4834, paĝoj : 1697-1700  
  16. Hopley, p. 18.
  17. Hopley, p. 19
  18. Hopley, p. 26
  19. Hopley, p. 27
  20. Hopley, pp. 27–28

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bell, Peter (1998). AIMS: The First Twenty-five Years. Townsville: Australian Institute of Marine Science. ISBN 978-0-642-32212-8.
  • Bowen, James; Bowen, Margarita (2002). The Great Barrier Reef : history, science, heritage. Cambridge : Cambridge University Press. ISBN 0-521-82430-3.
  • Done, T.J. (1982). "Patterns in the distribution of coral communities across the central Great Barrier Reef". Coral Reefs 1 (2): 95–107. Bibcode:1982CorRe...1...95D. doi:10.1007/BF00301691.
  • Hopley, David; Smithers, Scott G.; Parnell, Kevin E. (2007). The geomorphology of the Great Barrier Reef: development, diversity, and change. Cambridge University Press. ISBN 0-521-85302-8. [3] Alirita la 6an de Februaro 2016.
  • Hutchings, Pat; Kingsford, Mike; Hoegh-Guldberg, Ove (2008). The Great Barrier Reef: Biology, Environment and Management. CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-09557-1.
  • Lucas, P.H.C.; et al. (1997). The outstanding universal value of the Great Barrier Reef World Heritage Area. Great Barrier Reef Marine Park Authority. ISBN 0-642-23028-5.
  • Mather, P.; Bennett, I., eld. (1993). A Coral Reef Handbook: A Guide to the Geology, Flora and Fauna of the Great Barrier Reef (3a eld.). Chipping North: Surrey Beatty & Sons Pty Ltd. ISBN 0-949324-47-7.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Barrier Reef en la angla Vikipedio.