Granda lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda brilsturno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda lamprotorno
Granda lamprotorno
Granda lamprotorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. chalybaeus'
Lamprotornis chalybaeus
(Ehrenberg, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda lamprotornoGranda brilsturno (Lamprotornis chalybaeus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi reproduktiĝas el Senegalio orienten al Etiopio kaj suden tra orienta Afriko al nordorienta Sudafriko kaj Angolo. Ĝi estas tre komuna specio de malferma arbaro kiu entreprenas foje kelkajn seazonajn movojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

El malantaŭe

La Granda lamprotorno estas 22 cm longa, mallongvosta birdo. Tiu sturno estas brilega blueverda kun purpurblua ventro kaj malhelblua orelmakulo. Ties iriso estas brilflava aŭ oranĝeca. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj havas nigrecbrunajn subajn partojn. La beko kaj kruroj estas nigraj.

La ekzempleroj de la populacioj el suda Kenjo suden estas pli malgrandaj ol nordaj birdoj kaj estas foje konsiderataj separata subspecio, L. c. sycobius.

La Verdaflugila lamprotorno estas tre simila al tiu specio, sed la bluo de la ventro ne etendas trans la kruroj en tiu birdo.

La Granda lamprotorno havas ampleksan gamon de muzikaj aŭ grakaj alvokoj, sed la plej familiara estas nazeca skvii-ar.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Granda lamprotorno nestumas en arbotruoj, ĉu naturaj ĉu elfositaj de pegojafrikaj barbuloj. Ili nestumas ankaŭ en la grandaj nestoj el bastonetoj de la Blanka ibiso aŭ de la Abdima cikonio. La ino demetas 3 al 5 ovojn kiuj estas verdecbluaj kun iom da brunaj aŭ purpuraj punktoj, kaj eloviĝo okazas post 13–14 tagoj. Elnestiĝo okazas post pluaj 23 tagoj.

Tiu specio estas parazitata fare de la Tufkukolo kaj foje de la Granda mielindikanto.

Ripozado[redakti | redakti fonton]

La Granda lamprotorno estas tre gregema kaj formas grandajn arojn, ofte kun aliaj sturnoj. Ili ripozas, en kareksejoj, dornarbustoj aŭ akacioj, kiuj povas esti kunhavataj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sturnoj, ankaŭ la Granda lamprotorno estas ĉiomanĝanta, kiu prenas ampleksan gamon de senvertebruloj, semoj kaj beroj, ĉefe figojs, sed ties dieto estas ĉefe insektoj kaptitaj surgrunde.

Ili foje ripozas sur brutoj, manĝante insektojn forpelitajn de la animaloj kaj foje forigante ties ektoparazitojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
  • Sinclair, Ian; Hockey, Phil and Tarboton, Warwick. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Struik. ISBN 1-86872-721-1.