Granda Depresio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda depresio)
Saltu al: navigado, serĉo
Malsataj patrino kaj infanoj. Temas pri fama foto de Dorothea Lange nome Migranta patrino kiu priskribas malriĉajn migrantajn rikoltistojn en Kalifornio, centre sur la figuro de Florence Owens Thompson, aĝe 32, nome patrino de sep gefiloj, en Nipomo, Kalifornio, Marto 1936.
Usona ĉiujara reala malneta enlanda produkto el 1910 al 1960, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.
La indico de sendungiteco en Usono dum 1910–60, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.

La Granda Depresio (anglalingve Great Depression) estis mondvasta financa kaj ekonomia krizo, nome ekonomia depresio. Ties daŭro variis depende el la landoj, sed en la plej landoj, la depresio daŭris de la jaro 1929 ĝis la fino de la 1930-aj jaroj.[1] Dum la krizo falis individua enspezo, impostada enspezo, profitoj, kaj prezoj. Internacia komerco ŝrumpis pli ol 50%, kaj senlaboreco atingis 33% en kelkaj landoj.[2] Ĝi estis la plej longa, plej profunda kaj plej disvastigata depresio de la 20a jarcento.[3] En la 21a jarcento, la Granda Depresio estas ofte uzata kiel ekzemplo de kiel la ekonomio de la tuta mondo povas iam malpliiĝi.[4]

Grandaj urboj tra la tuta mondo estis frapitaj, ĉefe tiuj kiuj estis dependaj el la peza industrio. Konstruado estis praktike haltigita en multaj landoj. Farmistaj komunumoj kaj ruraj areoj suferis ĉar la prezoj de la produktoj rikoltitaj falis ĉe ĉirkaŭ 60%.[5][6][7] Frontante la faligitan mendaron per malmultaj alternativaj fontoj por laborpostenoj, la areoj dependantaj el la industrioj de unuaranga sektoro kia minado kaj lignoproduktado suferis pleje.[8]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Kiam finiĝis la Unua Mondmilito, la industrio de Usono respondecis pri preskaŭ 50% de la monda produktado. Tiu lando kreis novan vivostilon: the American way of life (la Usona vivstilo). Tiu vivstilo karakteriziĝis per granda kresko en aĉetado de aŭtomobiloj kaj ĉiuj specoj de industriaj produktoj. Sed Usono suferis grandan abalon en 1929, kiam okazis terura krizo, kiu atingis la tutan mondon.

Tiu estis la unua pura krizo de kapitalismo, la krizo de superproduktado. La altaj interezaj indicoj de Usono, kune kun deflaciiga politiko, celanta disvendi la troon de la komerco, kiu aperis post la milito kaj la krizo de 1921, kaj eviti la eliron de kapitaloj, altiris al Usonaj Borsoj investojn de la tuta mondo. Tio rezultis en periodo de financa spekulado, kiu atingis grandegajn proporciojn. La prezo de akcioj estis multe pli alta ol ilia vera valoro, kaj oni kreis falsajn entreprenojn nur por aĉetadi kaj vendadi akciojn. Samtempe, la plibonigo de produtiveco de l' Fordismo pligrandigis la kvanton de produktoj. Oni oferis senliman krediton por ebligi la vendojn kaj oni stimuligis la konsumismon per reklamado, sed la ofero daŭris tre supera al demando kaj la merkato restis saturata.

La Neoklasika ekonomika skolo, kiu tiam estis la sola ekonomika teorio kiel alternativo al marksismo, diris ke ekonomiko estas scienco de l' manko. Do, ne estas taŭgaj teorioj por troo.

Tiel, bankrotis la unua angla entrepreno, kaj oni retiris rapide la anglajn kapitalojn de la Borso de Novjorko la 24-an de oktobro 1929, nome la Nigran Jaŭdon, la plej basan tagon de la historio de kapitalismo. Tro granda kvanto da akcioj estis oferata, kaj iliaj prezoj falis. La asocio de bankistoj kaj la usona registaro intervenis, sed la deflacio en prezoj de akcioj iĝis neinversigebla. Al tiu financa krizo kunigis alia ekonomia, artikloj kaj tropikaj produktoj (kiaj kafo, kaŭĉuko, kotono) perdis mendadon, tuj poste tiuj ekonomiaj sektoroj estis afektataj. Tiu bankrotaro ne nur malgrandigis la rentojn, sed ankaŭ malpligrandigis la povon de aĉeto kaj, sekve, malkreskigis la dungitecon. Ankaŭ ekonomia komerco eniris recesion kaj pligrandigis la internaciajn vendojn de usona produktado.

La bankroto de multaj entreprenoj kaj la manko de investo igis la krizon daŭri longan tempon. La bankaro estis la sektoro pli atingita de la krizo. La "crash" (disrompo) de Novjorka Borso kaŭzis ankaŭ la retiron de usonaj kapitaloj investitaj en eksterlando, kaj la konfida krizo igis la privatajn investantojn nuligi siajn bankajn deponaĵojn kaj aĉeti oron. Tio kaŭzis krizon en kredito. En majo 1931 bankrotis la ĉefa aŭstra banko, regata de la Rothschild-familio: malaperis la kredito al entreprenoj de centra Eŭropo, kiuj ankaŭ bankrotis. La fakto, ke la familio Rothschild esti juda, pligrandigis la senton kontraŭ la judoj en Eŭropo.

De 1929 ĝis 1932 Usono perdis 55 % de sia laborkapablo. La registaro provis krei novajn publikajn dungojn kaj pligrandigi la socialan protektadon. Germanio haltigis pagon de militreparaj ŝuldoj al Francio kaj Britio, kiuj ĉesis pagi debetojn al Usono. Inter 1929 kaj 1932, en la tuta mondo la totalo de malneta enlanda produkto falis ĉirkaŭkalkule 15%. Kiel komparo, oni notu ke la tutmonda malneta produkto falis malpli ol 1% el 2008 al 2009 dum la Ekonomia krizo de 2008.[9] Kelkaj ekonomioj startis rekuperon ĉirkaŭ la meza de la 1930-aj jaroj. Tamen, en multaj landoj, la negativaj efikoj de la Granda Depresio daŭris ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.[10] La Granda Depresio havis detruajn efikojn en landoj kaj riĉaj kaj malriĉaj.

La usona registaro provis protekti la enlandan industrion de l' fremda konkurenco per la plej altaj impostoj al importado de usona historio. Kiel kontraŭago, aliaj landoj pligrandigis la tarifojn al usonaj importaĵoj. Tio kaŭzis la malkreskon de monda industria produktado en 36 % inter 1929 kaj 1932, kaj la monda komerco suferis falon de 62 %.

En 1932 Usono elektis Franklin D. Roosevelt kiel prezidenton. Li proponis la "New Deal" (nova ludkomenco), platformon de registaraj programoj por stimuli kaj revigligi la ekonomion. New Deal (Nova Vojo) estis aro da agoj celantaj venki la krizon. La New Deal estis inspirata de ideoj de la angla ekonomikisto John Maynard Keynes.

Ankaŭ Britio kaj Francio intervenis en siaj ekonomioj kaj eskapis de la plej malbona depresio. Samtempe Sovetunio kreis la kvinjarajn planojn.

En Germanio la depresio kaŭzis tre altan inflacion kaj ekonomian krizon. Kiam la nazioj prenis la povon, Adolf Hitler aplikis rimedojn por neŭtraligi ĝin. Li pligrandigis la armeon por absorbi la senlaborajn homojn kaj aĉetis armilojn de la enlanda industrio, kiu reprenis kreskon.

La depresio finiĝis nur en 1939, kiam komenciĝis la Dua mondmilito, kiu detruis la troon de produktado en la monda ekonomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John A. Garraty, The Great Depression (1986)
  2. Frank, Robert H.; Bernanke, Ben S. (2007). Principles of Macroeconomics (3a eld.). Boston: McGraw-Hill/Irwin. p. 98
  3. Charles Duhigg, "Depression, You Say? Check Those Safety Nets", The New York Times, 23a de Marto, 2008.
  4. Barry Eichengreen, Hall of Mirrors: The Great Depression, The Great Recession, and the Uses-and Misuses-of History (2014)
  5. Commodity Data. US Bureau of Labor Statistics. Alirita 2008-11-30.
  6. Cochrane, Willard W. (1958). "Farm Prices, Myth and Reality", p. 15 
  7. "World Economic Survey 1932–33", Ligo de Nacioj, p. 43 
  8. Mitchell, Depression Decade
  9. Roger Lowenstein, "History Repeating," Wall Street Journal Jan 14, 2015
  10. Garraty, Great Depression (1986) ch1

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ambrosius, G., and W. Hibbard, A Social and Economic History of Twentieth-Century Europe (1989)

Bernanke, Ben (1995). "The Macroeconomics of the Great Depression: A Comparative Approach", Journal of Money, Credit, and Banking 27 (1), p. 1–28. COI:10.2307/2077848 

  • Brown, Ian. The Economies of Africa and Asia in the Iinter-war Depression (1989)
  • Davis, Joseph S. The World Between the Wars, 1919–39: An Economist's View (1974)
  • Drinot, Paulo, and Alan Knight, eds. The Great Depression in Latin America (2014) resumo
  • Eichengreen, Barry. Golden Fetters: The gold standard and the Great Depression, 1919–1939. 1992.
  • Eichengreen, Barry, kaj Marc Flandreau. The Gold Standard in Theory and History (1997) reta versio
  • Feinstein. Charles H. The European Economy between the Wars (1997)
  • Friedman, Milton, and Anna Jacobson Schwartz. A Monetary History of the United States, 1867–1960 (1963)
  • Galbraith, John Kenneth, The Great Crash, 1929 (1954), populara
  • Garraty, John A. The Great Depression: An Inquiry into the causes, course, and Consequences of the Worldwide Depression of the Nineteen-Thirties, as Seen by Contemporaries and in Light of History (1986)
  • Garraty John A. Unemployment in History (1978)
  • Garside, William R. Capitalism in Crisis: international responses to the Great Depression (1993)
  • Glasner, David, eld. Business Cycles and Depressions (Routledge, 1997), 800pp; resumo
  • Goldston, Robert, The Great Depression: The United States in the Thirties (1968)
  • Haberler, Gottfried. The World Economy, money, and the great depression 1919–1939 (1976)
  • Hall Thomas E., kaj J. David Ferguson. The Great Depression: An International Disaster of Perverse Economic Policies (1998)
  • Kaiser, David E. Economic diplomacy and the origins of the Second World War: Germany, Britain, France and Eastern Europe, 1930–1939 (1980)
  • Kehoe, Timothy J., kaj Edward C. Prescott, eld. Great Depressions of the Twentieth Century (2007), essays by economists on US, Britain, France, Germany, Italy and on tariffs; statistical
  • Kindleberger, Charles P. The World in Depression, 1929–1939 (3rd ed. 2013)
  • Konrad, Helmut kaj Wolfgang Maderthaner, eld. Routes Into the Abyss: Coping With Crises in the 1930s (Berghahn Books, 2013), 224 pp.
  • Madsen, Jakob B. "Trade Barriers and the Collapse of World Trade during the Great Depression", Southern Economic Journal, Southern Economic Journal (2001) 67#4 pp:848–868 online at JSTOR.
  • Markwell, Donald. John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace, Oxford University Press (2006).
  • Mitchell, Broadus. Depression Decade: From New Era through New Deal, 1929–1941 (1947), 462pp; thorough coverage of the U.S.. economy
  • Mundell, R. A. "A Reconsideration of the Twentieth Century", The American Economic Review Vol. 90, No. 3 (Jun., 2000), pp. 327–340 reta versio
  • Psalidopoulos, Michael, ed. The Great Depression in Europe: Economic Thought and Policy in a National Context (Athens: Alpha Bank, 2012). ISBN 9789609979368. table of contents
  • Romer, Christina D. "The Nation in Depression," Journal of Economic Perspectives (1993) 7#2 pp. 19–39 in JSTOR
  • Rothermund, Dietmar. The Global Impact of the Great Depression (1996) Online
  • Tipton, F., kaj R. Aldrich, An Economic and Social History of Europe, 1890–1939 (1987)

Tiutempaj[redakti | redakti fonton]

  • Keynes, John Maynard. "The World's Economic Outlook", Atlantic (Majo 1932), online edition
  • League of Nations, World Economic Survey 1932–33 (1934)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Depression en la angla Vikipedio.