Saltu al enhavo

Granda fiŝgufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda fiŝgufo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Ketupa
Lesson, 1830
Specio: Granda fiŝgufo, Ketupa blakistoni
Ketupa blakistoni
(Seebohm, 1884)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Granda fiŝgufo, Ketupa blakistoni, laŭ kio ankaŭ gufo de BlakistonBlakistona gufo, estas specio de azia gufo en la familio Strigedoj. Ĝi estas la plej granda vivanta specio de gufo, nome "fiŝgufo" aŭ "fiŝkapta gufo", subgrupo de gufoj kiuj specialiĝas en ĉasado en ĉeriveraj areoj.[1] Ĝi estas indiĝena de Ĉinio, Japanio, kaj Rusia Fora Oriento. Tiu specio estas parto de la familio konata kiel "tipaj strigoj" (Strigidae), kiu enhavas la speciojn de gufoj. La Blakistona fiŝgufo kaj tri aliaj fiŝomanĝantaj gufoj estas metitaj kun kelkaj aliaj gufoj en la genron Ketupa. Ilia habitato estas ĉeriveraj arbaroj kun grandaj, malnovaj arboj por nestoj apud lagoj, riveroj, rojoj, kaj lagetoj kiuj ne frostu vintre. Henry Seebohm nomis tiun birdon laŭ la angla natursciencisto Thomas Blakiston, kiu kolektis la originan specimenon en Hakodate en Hokkaidō, Japanio, en 1883.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Blakistona fiŝgufo estis formale priskribita en 1884 fare de la angla amatora ornitologo Henry Seebohm el specimeno kolektita apud Hakodate en la insulo Hokkaido en Japanio. Li metis tiun gufon en la genron Bubo kaj stampis la duvortan nomon Bubo blakistoni. La specia epiteto estis elektita honore al la natursciencisto kaj esploristo Thomas Blakiston kiu estis haviginta al Seebohm specimenon.[2] Seebohm ekspoziciis specimenon de la fiŝgufo de Blakiston en novembro 1883 ĉe kunveno de la Zoologia Societo. Mallonga priskribo estis inkludita en la protokoloj de la socio, sed tio ne estis publikigita ĝis aprilo 1884. La artikolo de Seebohm en la gazeto Ibis estis publikigita en januaro 1884.[3]

La fiŝgufo de Blakiston estas pli proksime parenca al la eŭrazia gufo ol al la genro Ketupa de fiŝgufoj, al kiuj oni antaŭe kredis, ke ĝi estas pli proksima. Ĉi tion montris ostologiaj kaj DNA-bazitaj testoj en 2003 faritaj de ornitologoj/taksonomiistoj Michael Wink kaj Claus König, aŭtoro de Owls of the World.[4] Tamen, iuj aŭtoroj ne kredas, ke la aliaj fiŝgufoj estas sufiĉe diverĝaj por subteni apartan genron, kaj tial iuj aŭtoritatoj listigas fiŝgufojn kiel ankaŭ inkluditajn en la genro Bubo.[5]

Ĉar ĝi kunhavas genetikan materialon kaj ostologiajn trajtojn kun la eŭrazia gufo, sed ankaŭ ŝajnas kunhavi kelkajn karakterizaĵojn kun la aliaj tri fiŝgufoj (precipe la Bruna fiŝgufo), la loko de la Blakistonaj fiŝgufoj en ĉi tiu evolua ĉeno estas ambigua. Kelkaj aŭtoroj scivolis ĉu la Blakistona reprezentas interan paŝon inter tradiciaj gufoj kaj la aliaj fiŝgufoj, malgraŭ la nuna breĉo en distribuado inter la Blakistona kaj aliaj fiŝgufoj.[6] Ĉu aliaj aziaj gufoj kun flanken oblikvaj oreltufoj, nome la Punktoventra gufo (K. nipalensis), la Sumatra gufo (K. sumatranus), kaj precipe la iom supraĵe fiŝguf-simila Hindia gufo (K. coromanda) estas proksime parencaj al la fiŝgufoj kaj/aŭ la Blakistona, ankaŭ estas neklare.[5][6]

Ilustraĵo d J. G. Keulemans

La fiŝgufo de Blakiston estas la plej granda vivanta specio de strigo.[1] Kampa studo de paro de la specio montris masklojn pezantajn de 2,95 ĝis 3,6 kg, dum la ino, ĝis 2,95 ĝis 4,6 kg, estas ĉirkaŭ 25% pli granda.[7][8][9] [10]

Kiel ĉiuj fiŝgufoj, ĝia beko estas relative longa, la korpo relative fortika kaj la flugiloj estas relative longaj kompare kun tiuj de aglostrigoj. Ĝi ankaŭ kunhavas kun aliaj fiŝgufoj relative longajn tarsojn, kvankam relative al ilia grandeco la tri pli malgrandaj fiŝgufoj havas proporcie pli longan tarson. Krom ĉi tiuj malmultaj trajtoj, la kranio kaj skeleto de Blakistona fiŝgufo estas preskaŭ samaj kiel tiuj de eŭrazia gufo. La ungegoj de la Blakistona fiŝgufo estas similaj laŭ formo kaj grandeco al tiuj de la eŭraziaj gufoj.

Supraĵe, ĉi tiu gufo iom similas la eŭrazian gufon, sed estas pli monokroma bruna ĝis sunbruna. Kiel aliaj fiŝgufoj, sed male al plej multaj fiŝgufoj, la fiŝgufo de Blakiston havas relative larĝajn kaj ĉifonajn oreltufojn, kiuj pendas iomete flanken kaj ne aspektas vertikalaj. La supraj partoj estas flavbrunaj kaj forte striecaj kun pli malhelbruna koloro. La subaj partoj estas pli palaj flavecbrunaj kaj malpli forte striecaj. La gorĝo estas blanka. La irisoj estas flavaj (dum la eŭrazia gufo tipe havas oranĝajn irisojn).

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

El la jenaj kvar subspecioj priskribitaj en la literaturo, nur la unuaj du (B. b. blakistoni kaj B. b. doerriesi) estas nuntempe akceptitaj de la scienco.[11] La aliaj du (B. b. karafutonis kaj B. b. piscivorus) estis verŝajnaj specimenoj de B. b. blakistoni kaj B. b. doerriesi, respektive, kaj estas prezentitaj ĉi tie nur pro historia intereso.[4] La diverĝo de la japanaj birdoj de la nomiga subspecio kaj la rusa subspecio estis trovita ekstrema surbaze de filogeografio, kun diverĝpunkto de almenaŭ duonmiliono da jaroj.[12]

  • K. b. blakistoni (Seebohm, 1884). Hokkaido, N. Japanio kaj Kuriloj. Bridoj de la vizaĝa disko estas flavecbrunaj kun mallarĝaj nigraj ŝaftostrioj; super la okuloj, ĉirkaŭ la bekobazo kaj sur la frunto vico da malgrandaj, rigidaj preskaŭ tute blankaj plumoj; mentono plejparte blanka. La cetero de la kapo kaj subaj partoj estas brunaj kun nigrecbrunaj ŝaftostrioj kaj helflavaj plumpintoj; la dorso estas pli malhela. La mantelo estas iom pli hela kaj pli ruĝecbruna kaj kun nigrecbrunaj strioj same kiel malhelbrunaj ŝaftostrioj. Flugiloj estas malhelbrunaj kun multaj helflavaj strioj. Vosto estas malhelbruna kun 7-8 kremflavaj strioj. Subaj partoj estas helflavbrunaj kun nigrecbrunaj ŝaftostrioj kaj mallarĝaj helbrunaj ondecaj krucstrioj. La enverguro estas 473 ĝis 534 mm, la vosto estas 243 ĝis 286 mm kaj la tarso estas 81 ĝis 102 mm.[13]
  • K. b. doerriesi (Seebohm, 1884). Or. Siberio suden ĝis la regiono de Vladivostoko kaj la limo kun Norda Koreio. Nun oni supozas, ke ĝi inkludas ĉiujn nejapanajn Blakistonajn fiŝgufojn.[4] Pli granda ol la nomiga subspecio kun granda blanka makulo sur la kapo; vosto malpli markita kaj strioj nekompletaj. La enverguro estas 510 ĝis 560 mm, la vosto estas 285 ĝis 305 mm kaj unu specimeno havis tarson de 85 mm.[13]
  • K. b. karafutonis (Kuroda, 1931). Saĥaleno. Pli malgranda ol la nomiga raso kaj pli malhela, precipe sur la dorso kaj orelkovriloj; vosto kun pli mallarĝaj malhelbrunaj strioj kaj la helaj strioj pli multnombraj (8–9 kontraŭ 7 ĉe la nomiga raso).
  • K. b. piscivorus (Meise, 1933). Ok. Manĉurio. Pli pala ĝenerale ol "doerriesi", fonkoloro de subaj partoj grizecblanka (ne flavbruna); vostostrioj ne tute kremflavaj, centraj vostoplumoj havas blankajn internajn retojn preskaŭ ĝis la bazo; mentono pure blanka.
Blakistona fiŝgufo ĉasanta vintre.

La fiŝgufo de Blakiston manĝas diversajn akvajn predojn. La ĉefa predotipo estas fiŝoj, kaj oftaj predoj estas ezokoj (Esox reichertii), katfiŝoj, trutoj kaj salmoj (Oncorhynchus ssp.). Kelkaj fiŝoj, kiujn ĉi tiuj strigoj kaptas, estas sufiĉe grandaj. Jonathan Slaght taksis, ke kelkaj kaptitaj fiŝoj estas ĝis duoble aŭ trioble pli pezaj ol ili mem kaj vidis gufojn teni unu piedon sur arboradiko por povi treni grandan kaptaĵon sur bordon.[1] La ĉefa predo suspektata esti serĉata dum frostaj vintraj monatoj en fluantaj kaj saletaj akvoj ĉe la nordorientaj limoj de ilia teritorio estis skulpino, petromizo kaj salmo, verŝajne plejparte junuloj de la lastaj du tipoj.[14] En la baseno de la rivero Bikin, la averaĝa korpomaso de kaptitaj fiŝoj estis taksita je 0,6 ĝis 0,9 kg.[15] En Rusio, amfibioj estas manĝataj en granda kvanto printempe, precipe la rano de Dybowski (Rana dybowskii), kaj povas laŭsezone supernombri fiŝojn en la dieto dum tiu tempo.[16]

Kankroj (Cambaroides ssp.) kaj aliaj krustacoj estas manĝataj en iuj nombroj, sed la amplekso de ilia graveco en la dieto de la Blakistona fiŝgufo estas nekonata. Ekzistas iuj indikoj pri seksa dimorfismo en predelektado, laŭ kio maskloj preferas ranojn kaj pli malgrandajn fiŝojn, dum inoj predis pli grandajn fiŝojn.[15] Nesalakvaj kraboj kaj due ranoj ŝajnas esti nombre same gravaj, aŭ foje pli signifaj, kiel nutraĵfonto kompare kun fiŝoj por la tri pli malgrandaj fiŝgufaj specioj, krom ranoj dum printempo, ĝis nun tio ne pruviĝis esti la kazo kun la Blakistona fiŝgufo. La sola striga specio, por kiu fiŝoj estas pli signifaj en ilia dieto, estas la fiŝkaptaj strigoj de Afriko.[5][6][17] La fiŝgufoj de Blakiston ŝajnas kunekzisti kun la maragloj de Steller (Haliaeetus pelagicus) kaj la blankvostaj maragloj (H. albicilla) ĉe la marbordoj de la rokaj Kurilaj Insuloj, sed oni ne scias, kiel ili rilatas al ĉi tiuj pli grandaj fiŝmanĝantaj rabobirdoj, kies ĉeesto foje estis teoriigita kiel parte la kaŭzo de la limigita teritorio de la Blakistonaj fiŝgufoj pro konkurenco pri similaj manĝoresursoj. Tamen, en aliaj rabobirdaj komunumoj, tagaj rabobirdoj kaj strigoj povas kunekzisti sukcese pro siaj apartaj tempoj de agado. Krome, la fiŝgufo de Blakiston ĝenerale loĝas en arbarkovritaj areoj, dum maragloj pli emas manĝoserĉi proksime al pli malfermaj malsekejoj aŭ marbordaj areoj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Angier, Natalie (2013-02-25). "The Owl Comes Into Its Own". The New York Times. Alirita en 2013-02-27. "Nearly a yard high, weighing up to 10 pounds and with a wingspan of six feet, Blakiston's is the world's largest owl..."
  2. (1884) Further contributions to the ornithology of Japan”, Ibis 2 (5), p. 30–43 [42].
  3. (1883) Bubo blakistoni”, Proceedings of the Zoological Society of London 1883, p. 466. Kvankam la volumo estis datita en 1883 en la titolpaĝo, paĝoj 461-704 ne estis publikigitaj ĝis Aprilo 1884. Vidu: (1937) “On the dates of publication of the Society's 'Proceedings,' 1859-1926”, Proceedings of the Zoological Society of London A107 (1), p. 71–83. doi:10.1111/j.1469-7998.1937.tb08500.x.
  4. 1 2 3 Konig, Claus; Weick, Friedhelm & Becking, Jan-Hendrik (2009). Owls of the World. Yale University Press (2009), ISBN 0-300-14227-7.
  5. 1 2 3 Mikkola, H. (2012). Owls of the World: A Photographic Guide. Firefly Books. ISBN 978-1-770-85136-8
  6. 1 2 3 4 Voous, K. H. (1988). Owls of the Northern Hemisphere. The MIT Press, ISBN 0262220350.
  7. National Geographic
  8. del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (1996). Handbook of the Birds of the World. Vol. 3. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  9. Hayashi, Y. & Nishida-Umehara, C. (November 2000). "Sex ratio among fledglings of Blakiston's fish owls." (PDF) Jpn. J. Ornithol. 49 (3): 119–129 doi:10.3838/jjo.49.119
  10. Taczanowski, W. (1891). Faune ornithologique de la Sibérie orientale, tt. 1–2, Eggers, St.
  11. Slaght, Jonathan C.; Surmach, Sergei G. (Marto 2008). "Biology and Conservation of Blakiston's Fish-Owls (Ketupa blakistoni) in Russia: A Review of the Primary Literature and an Assessment of the Secondary Literature" (PDF). J. Raptor Res. 42 (1): 29–37. doi:10.3356/JRR-06-89.1. S2CID 56304391. Alirita en 2012-12-28.
  12. Omote, K., Surmach, S. G., Kohyama, T. I., Takenaka, T., Nishida, C., & Masuda, R. (2018). Phylogeography of continental and island populations Of Blakiston's Fish-Owl (Bubo blakistoni) in Northeastern Asia. Journal of Raptor Research, 52(1), 31–41.
  13. 1 2 Weick, Friedhelm (2007). Owls (Strigiformes): Annotated and Illustrated Checklist. Springer. p. 120. ISBN 978-3-540-39567-6.
  14. Andreev, A. V. (2009). The Blakiston's Fish Owl (Ketupa blakistoni) at north-eastern limits of its range. Osnabrücker Naturwissenschaftliche Mitteilungen, 35, 47–54.
  15. 1 2 Pukinskiy, Y. B. (1973). Ecology of Blakiston's Fish Owl in the Bikin river basin. Byull. Mosk. Obshch. Prir. Otd. Biol., 78, 40–47.
  16. Brazil, M. A. & Yamamoto, S. (1989). "The behavioural ecology of Blakiston's fish owl Ketupa blakistoni in Japan: calling behaviour". En World Working Group on Birds of Prey and Owls (eld.). Raptors in the Modern World. Berlin, Germany. pp. 403–410. ISBN 3-9801961-0-0.
  17. Avdeyuk, Sergei; Slaght, Jonathan; Surmach, Sergei (eld.). "Blakiston's Fish Owl Natural History". Blakiston's Fish Owl Project. Alirita en 2016-02-03.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]