Granda fugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beethoven-portreto de Johann Decker el la jaro 1824.
Dediĉito ĉefduko Rudolfo de Aŭstrio

Granda fugo op. 133 B♭-maĵora estas peco por arĉkvarteto de Ludwig van Beethoven, ekestinta en la jaroj 1825 ĝis 1826. La verko, dediĉita al ĉefduko Rudolfo, origine estis la finalo de la arĉkvarteto n-ro 13 B♭-maĵora op. 130 de Beethoven.

En la jaro 1826 Beethoven publikigis pri la Granda fugo pianaranĝaĵon je kvar manoj sub la verknumero 134.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Origine la Granda fugo estis planita kiel finalmovimento de arĉkvarteto B♭-maĵoro op. 130. Pro la novspececo de la tonlingvo, kiu tropostulis de la muzikistoj, la eldonisto de Beethoven, Mathias Artaria (kiu neniel rilatis kun la firmao Artaria & Comp.), petis tiun verki laŭtradician finalon por op. 130. Beethoven sekvis ĉi tiun peton kaj eldonis la originan finalmovimenton kun memstara verknumero 133. Laŭ opinio de muziksciencisto Gerd Indorf la supozo, ke Beethoven farus ĉi tiun paŝo kontraŭvole, laŭ nuna stato de la esploro ne estas pravigita. [1]

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La verko baziĝas sur la nomdoma fugo. Ĝi tamen ne estas nura fugo laŭsence de Johann Sebastian Bach, male la fugo de ĉi tiu peco estas kompletigita per kromaj elementoj.[2] Fakte la fugoporcio de la verko limiĝas je 40 %; La resto de la fugo konsistas el pli libera fugatostilo kaj homofoniaj elementoj.[3] Tiusence Karl Holz, amiko de Beethoven kaj dua violonisto de la Schuppanzigh-kvarteto proksima al Beethoven, memoris: »›Fari fugon‹, Beethoven diris, ne estas arto, mi faris tiujn je dekoj en mia studotempo. Sed la fantazio ankaŭ al ĝi volas sindefendi, kaj en niaj tagoj en la malnovan formon devas veni alia, vere poezia elemento«[4].

Beethoven priskribis je publikigo de la Granda fugo la ĝenron de sonatofugo kiel »tantôt libre tantôt recherchée« («jen libera, jen ligite»). Ĉi tiu rilatas al la tralaboraĵo de la fugo, en kiu liberaj kaj ligitaj eroj alternas.

La Uverturo. alegro - fuga komencas per minacosona frazo, kiun sekvas milda alineo. Sed malmulte poste komencas la abrupta fugo kun siaj variacioj. Kiel esenca ero de la fugo aperas variaĵo de la kvartonaro, kiu jam estis bazo de la arĉkvartetoj n-ro 14 c♯-minora op. 131 kaj n-ro 15 en a-minoro op. 132 de Beethoven.

Post la uverturo sekvas milda Meno mosso e moderato.

Sekvas vigla Allegro molto e con brio kaj ĝiaj energiaj variaĵoj, la temo de la fugo eniras.

Jen denova Meno mosso e moderato-alineo, en kiu la temo de la unua Meno mosso e moderato ripetiĝas, ĉifoje laŭ pli flua sinteno.

La sekva alineo, denova Allegro molto e con brio, prezentas alegro-temon, kiu intertempe ankaŭ trankviliĝas.

La fina Alegro ripetas la temojn de la fugo, de la unua Meno mosso e moderato kaj de la uverturo; la verko atingas viglan finon.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Unuaj reagoj pri la Granda fugo[redakti | redakti fonton]

Post prezentado de arĉkvarteto op. 130 la 21-an de marto 1826 fare de la arĉkvartetensemblo de Ignaz Schuppanzigh (antaŭ la elŝanĝo de la finalmovimento) muzikrevuo „Allgemeine Musikalische Zeitung“ priskribis la unuajn movimentojn de op. 130 per atributoj kiel »mistika«, kaj »gajplena« kaj »petoleco«, skribis tamen pri la fugo:

Sed la sencon de la fugita finalo la raportanto ne kuraĝas interpreti: por li ĝi estis nekomprenebla, kiel la ĉina. Se la instrumentoj en la regionoj de la suda kaj norda polusoj devas lukti kontraŭ gigantaj malfacilaĵoj, se ĉiu el tiuj fugas alimaniere kaj ili interkruciĝas per transitum irregularem je nombrego de dissonaĵoj, se la muzikistoj, malfidemaj kontraŭ si mem, ja ankaŭ ne tute sperte prenas, nu, tiam la babela konfuzo estas preta; tiam okazas koncerto, per kiu ĉiokaze la marokanoj povas amuziĝi, al kiuj je ilia ĉeesto en la itala opero nenio plaĉus krom la agordado de la instrumentoj en nuraj kvintoj, kaj la komuna preludado el ĉiuj tonaloj samtempe. Eble kelka ne estus tia notita, se la majstro povus ankaŭ aŭskulti siajn proprajn kreaĵojn. Sed per tio ni ne volas tro rapide kritiki: eble venus la tempo, kiam tio, kio al ni unuavide ŝajnis malklara kaj konfuza, estos perceptata klara kaj en plaĉaj formoj. [„Allgemeine musikalische Zeitung“, 28 [1826], Sp. 310f.; zitiert nach Konzertberichte, S. 559f.]

Ankaŭ la muzikistoj havis problemojn kun la muzika stilo de la fugo, precipe Karl Holz.[5], pri kio amuziĝis Ignaz Schuppanzigh: »Holz nun ekdormas, la lasta peco lin elĉerpis«[6].

Eĉ la sekretario kaj posta biografo de Beethoven, Anton Schindler, malŝategis la fugon kaj nomis ĉi tiun verkon de Beethoven »plej alta devojiĝo de spekulema intelekto«[7], kaj ankaŭ muzikkritikisto Eduard Hanslick nomis ĝin »stranga dokumento de lia giganta, sed jam strange malsana fantazio«[8].

Pri la dubemo de eldonisto Artaria rilate la vendeblecon de op. 130 kun la fugo kaj lia ideo de ties apartigo raportis Karl Holz en 1857:

La artokomercisto Math. Artaria, al kiu mi nome de Beethoven vendis la posedrajton pri la kvarteto B♭-maĵora (la honorario estis 80 dukatoj) donis al mi la treege malfacilan taskon direkti Beethoven-on al tio, verki anstataŭ la malfacile kompreneblan fugon alian, por la prezentantoj kaj la publiko pli facile alireblan, lastan pecon. Mi prezentis nun al Beethoven, ke ĉi tiu fugo estas artverko situanta ekster la kampo de kutima, ja eĉ de lia plej nova nekutima kvartetmuziko, ke ĝi devus esti apartigota por si mem, ankaŭ tamen meritus propran verknumeron. Artaria volonte estas inklina honorarii novan finalon. Beethoven volis tempon por pripensi, sed jam la sekan tagon mi ricevis leteron, en kiu li deklaris sin ema plenumi la dezirojn; por la nova finalo mi postulu 12 dukatojn [Karl Holz en Wilhelm von Lenz: Beethoven. Eine Kunststudie, 5 Bände (Bd. 1–2 Kassel 1855, Bd. 3–5 Hamburg 1860), Band 5, S. 219]

Muziksciencisto Klaus Kropfinger rigardas la komunan procedon de Artaria kaj Holz kiel »kunludo«[9]; per ĉi tiu la apartigo de la fugo estis »jam antaŭprogramita«[9]; aparte la konduton de Holz Kropfinger interpretis kiel »daŭra ›psikologia militado‹«[9] . Kontraŭe de tio staras mesaĝo de Karl Holz al Beethoven: »Hieraŭ la kvarteto estis probata ĉe Artaria; [...] ni ludis ĝin dufoje; Artaria estis tute ravita, kaj la fugon li opiniis, kiam li aŭdis ĝin la trian fojon, jam tute komprenebla«[10].

Arĉkvarteto op. 130 de Beethoven longan tempon estis akceptata kun la novkomponita finalo kaj travivis en ĉi tiu formo dum la unuaj 50 jaroj post la ekesto 214 prezentadojn, kiel rezultigis statistiko de korfakulo kaj amatorkvartetisto Ivan Mahaim; La Granda fugo tamen eksonis en ĉi tiu tempospaco nur 14-foje.[11]

Diskutoj pri la apartigo de la Granda fugo[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam oni akre diskutis dum la jaroj pri tio, ĉu la decido de Beethoven, publikigi la originan finalon aparte kaj anstataŭi per nova finalkomponaĵo, estas rigardenda kiel definitiva. Anton Schindler opiniis la novan finalon, kiu laŭ li »rilate stilaĵojn kaj klarecon similas al multaj aliaj kvartetmovimentoj verkitaj en pli frua periodo«, por pli plaĉa.[7]

La mala flanko de ĉia tiu diskuto, al kiu apartenas i. a. Arnold Schönberg kaj liaj kolegoj en la Kolisch-kvarteto, defendis la opinion, ke la decido de Beethoven ne baziĝis sur artaj, sed merkatado-teknikaj kialoj; eldonisto kaj amikoj urĝis lin al tio. Tiusence skribis Beethoven-spertulo Erwin Ratz:

Ke Beethoven lasi sin urĝi, komponi novan finalon, estis ago de rezigno [...]. Je ĉiu genieco, kiu ankaŭ al la nova finalo ne estas fordirenda, ni devas tamen konstati per treega decidemo, ke ĉi tiu movimento havas neniun internan rilaton al la cetera kvarteto. en ĉiu sensiva muziikisto la komenco de la simpla rondelfinalo post la finsonado de la transmonda Cavatine ĉiam ekigos neelteneblan ŝokon. [Erwin Ratz 1952[12]]

Klaus Kropfinger vidas la kaŭzon por la procedmaniero de Beethoven en ties monmizeroj: »En ĉi tiu kunteksto estas rigardebla ankaŭ la malfrua konsento de Beethoven pri la apartigo de la fugofinalo«[13]. Gerd Indorf tamen opinias neverŝajna, ke Beethoven subordigus siajn artistajn konvinkiĝojn al kroma honorario de nur dek du dukatoj.[14]

Same skeptike Indorf prijuĝas la tezon, ke la apartigo estus rigardenda kiel »ago de rezigno« (Ratz) laŭ tiu senco, ke Beethoven reagus pro la negativa reago de la publiko: Kiel vortigis Hermann Scherchen, »la finalfugo misplaĉis tiom ege, ke Beethoven lasis sin movi, komponi post la malakceptado de sia unua koncepto komponi novan finalmovimenton«[15]. Sed ĉar Beethoven dumpase de sia vivo jam plurfoje povis suverene trakti la malkomprenemon de la publiko pri liaj verkoj, estus do laŭ Indorf malverŝajne,ke li nun cedus al la publika gusto.[16]

Beethoven jam en la pasinteco agis simile. Ekzemple la finalmovimento de „Kreutzer-sonato“ devenas origine el violonsonato op. 30,1, kiu nun estas finita per variacio-movimento.[17] Anekdoto raportas, ke Beethoven onidire konsideris anstataŭi la ĥorfinalon de la „Naŭa Simfonio“ per instrumentmovimento.[18]

Unua prezentado de la arĉkvarteto n-ro 13 B♭-maĵoro op. 130 kun la fugo kiel finalo okazis nur en la jaro 1887; ankaŭ ĉi tiu prezentado estis escepto por longa tempo. Ankoraŭ en la eldonoj de 1910 kaj 1921 de la kvarteto-monografio de Theodor Halms el 1885 la fugo estas nomata la »verŝajne plej genia okulmuziko, kiu iam ajn estis verkita«[19]; »sed je la aŭskultado pura, artisme kontentiga impreso nur parte emas okazi.«[19].

En la 20-a jarcento finfine oni pli atentis la Grandan fugon kaj taksis ĝin kompare kun la novkomponita finalo kiel pli altvaloran .

pianoversio[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo de la pianoversio de la Granda fugo

Ankoraŭ kiam la Granda fugo estis ero de kvarteto op. 130, eldonisto Artaria ofertis al Beethoven, ke ĉi tiu pretigus »por pli bona kompreno« pianoversion de la fugo. Kiam Beethoven rifuzis, laŭ propono de Holz pianisto Anton Halm estis taskigita per la transskribo; ĉi tiu tasko estis plenumita fine de aprilo. Beethoven tamen ne ŝatis la pianoversion de Halm, sed povis nur en la dua duono de aŭgusto 1826, post pretigo de arĉkvarteto n-ro 14 (c♯-minora) op. 131, ekverki pri propra pianoversio. Al Karl Holz li skribis:

... mi petas vin diri al Sinjoro Mathias A., ke mi nepre ne volas devigi lin, preni mian pianopartituron, mi kunsendas al vi pro tio la pianopartituron de Halm, por ke vi, (se Artaria ĝin rifuzus) kiam vi ricevis mian pianopartituron, tuj enmanigu la Halm(-an) al M(athias) A(rtaria) - se tamen Sinjoro A. volas teni la pianopartituron je la honorario konsistanta el 12 dukatoj el oro, tiam mi postulan nenion alian, ke ĉi tiu estu donata de li perletere. [20]

Nur en ĉi tiu fazo unuan duonon de septembro ekestis la ideo, publikigi la fugon kiel memstara verko kaj komponi por op. 130 novan finalon. Tiel Karl Holz raportis: »Artaria estas ravita, ke vi akceptas lian proponon, li gajnos tre multe je tio, ke ambaŭ verkoj estas serĉataj unuope«[21]. Ekde septembro ĝis novembro 1826 Beethoven okupiĝis pri la komponado de la Granda fugo kaj povis finfine sendi ĝin la 22-an de novembro 1826 al Mathias Artaria. Ĉi tiu publikigis la Grandan fugon en Vieno kune kun ties pianopartituro same kiel kun arĉkvarteto op. 130 la 10-an de majo 1827, mallonge post la morto de Beethoven.

La por longa tempo lasta informo pri la restado de la pianoversio estis, ke ĝi estis aŭkciita en Berlino kaj iris al industriisto en Cincinnati (Ohio). Ties filino transdonis la partituron kune kun pluaj manskribaĵoj – inter kiuj ankaŭ troviĝis sonato kaj fantazio de Wolfgang Amadeus Mozart (ambaŭ en c-minoro) – en la jaro 1952 al eklezio en Filadelfio (Pensilvanio). Tamen estas nekonata, kio poste okazis per la partituro, ĝis kiam julion 2005 bibliotkistino trovis ĝin dum ordiglaboroj en „Palmer Theological Seminary“ en Wynnewood (Pensilvanio).[22][23] Dum aŭkcio ĉe aŭkciejo Sotheby’s en Londono la 1-an de decembro 2005 komence anonima aĉetanto akiris la manskribaĵon por proksimume 1,95 milionoj usonaj dolaroj. Je la aĉetanto temis pri la publikevitema multmiliardulo Bruce Kovner, kiu poste fordonis sian identecon kaj transdonis la partituron en februaro 2006 al konservatorio Juilliard School, kiu enprenis la partituron en sian perrete disponeblan manskribaĵo-kolekton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harenberg Kulturführer Kammermusik, Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus AG, Mannheim, 2008, ISBN 978-3-411-07093-0
  • Matthias Moosdorf: Ludwig van Beethoven. Die Streichquartette Bärenreiter; 1. Aufl. 26. Juni 2007, ISBN 978-3-7618-2108-4.
  • Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, ISBN 978-3793094913.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, S. 425ff.
  2. Lewis Lockwood: Beethoven: Seine Musik - Sein Leben, Metzler, 2009
  3. Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, S. 431
  4. Wilhelm von Lenz: Beethoven. Eine Kunststudie, 5 Bände (Bd. 1–2 Kassel 1855, Bd. 3–5 Hamburg 1860), Band 5, S. 219
  5. Ludwig van Beethoven: Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck, u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 8, S. 225ff.
  6. Ludwig van Beethoven: Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck, u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 8, S. 246.
  7. 7,0 7,1 Anton Felix Schindler: Biographie von Ludwig van Beethoven, 2 Bände, Münster, 1871, Reprint Hildesheim etc. 1994, Band 2, S. 115
  8. Eduard Hanslick: Aus dem Concert-Saal., Wien/Leipzig 1897, S.184
  9. 9,0 9,1 9,2 Klaus Kropfinger: Das gespaltene Werk. Beethovens Streichquartett Op. 130/133, In: Beiträge zu Beethovens Kammermusik. Symposion berlin 1984. Veröffentlichungen des Beethoven-Hauses Bonn, Neue Folge, 4. Reihe, Band 10, hrsg. von Sieghard Brandenburg und Helmut Loos. München 1987, (S. 295-335), S. 335, Anm. 109
  10. Ludwig van Beethoven: Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck, u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 10, S. 104
  11. Ivan Mahaim: Naissance et Renaissance des Derniers Quartuors, Bd. I., Paris 1964, S. 206
  12. Erwin Ratz: Für die Originalfassung des B-Dur-Streichquartetts op. 130/133, in: Österreichische Musikzeitschrift 7, S. 83f.,1952
  13. Klaus Kropfinger: Beethoven – Im Zeichen des Janus. Op. 133 ± op. 133. Der widerwillig gefaßte Entschluß., In: Über Musik im Bilde, hrsg. von B. Bischoff u. a., Band 1, Köln-Rheinkassel 1995, (S. 277-323), S. 310
  14. Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, S. 428
  15. Hermann Scherchen: Beethovens Große Fuge Opus 133, In: Zur musikalischen Analyse, hrsg. von G. Schumacher, Wege zur Forschung, Band 257, Darmstadt 1974, (S.161-185), S. 164
  16. Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, S. 429f.
  17. Lewis Lockwood: Beethoven: Seine Musik - Sein Leben. Metzler, 2009, S. 361
  18. Alexander Wheelock Thayer: Thayer's Life of Beethoven, revidiert und hrsg. von Elliot Forbes, Princeton, N. J. 1964, S. 895
  19. 19,0 19,1 Theodor Helm: Beethoven's Streichquartette. Versuch einer technischen Analyse dieser Werke im Zusammenhang mit ihrem geistigen Inhalt, Leipzig 1885, ³1921, S. 171
  20. Ludwig van Beethoven: Briefwechsel, Gesamtausgabe, hrsg. von Sieghard Brandenburg, 7 Bände, München 1996-1998, Band 6, Nr. 2194, S. 274f.
  21. Ludwig van Beethoven, Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 10, S. 197
  22. „The New York Times“ vom 13. Oktober 2005 – „A Historic Discovery, in Beethoven's Own Hand“ (in Englisch)
  23. „CBC News“ vom 13. Oktober 2005 – „Handwritten Beethoven score resurfaces“ (in Englisch). Arkivita el la originalo je 2007-03-12. Alirita 2007-03-12.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Große Fuge » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3363459 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)