Granda kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kalidro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Granda kalidro Calidris canutus
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Calidris canutus

La Granda kalidro, Calidris canutus, (aŭ simple kalidro en Eŭropo), estas mezgranda fortika kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastigo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ĝi bredas en tundro de malproksima nordo de Kanado, Eŭropo kaj Rusio.

Estas ses subspecioj, laŭ ordo de grando:

  • C. c. roselaari (plej granda)
  • C. c. rufa
  • C. c. canutus
  • C. c. islandica
  • C. c. rogersi
  • C. c. piersmai (plej malgranda)
Migradvojoj de la ses subspecioj de Granda kalidro

Nordamerikaj birdoj migras vintre al marbordaj zonoj -estuaroj kaj strandoj- de oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko tiom malproksime suden kiom ĝis Argentino kaj pli aparte al Britio kaj Irlando.

Malnovmondaj birdoj migras al marbordoj de okcidenta Eŭropo, la tuta profilo de Afriko, kaj insuloj de regionoj de Papuo-Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Novzelando (vidu apudan mapon). Tiu specio formas grandegajn arojn vintre, kiuj foje flugas grupe kaj rapidege formante bildojn kiuj ŝajnas kiel imago de fumo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Granda kalidro, Calidris canutus, konstruas nestojn surplanke, ĉe akvo, kaj kutime en insulo. La ino demetas 3 ĝis 4 brunverdecajn makulitajn ovojn en ne profunda truo kovrita de folioj, likenoj kaj musko. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn dum ĉirkaŭ tri semajnoj, sed la ino formigras antaŭ fino de zorgado. Tio povus ŝajni ne sentema, sed tiele la idoj povas profiti pli grandan kvanton da predoj. Ili ekflugas post 18 tagojn. Post tiu zorgofino, migras la masklo kaj poste la idoj migras ili meme.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Granda kalidro, Calidris canutus, estas 23–27 cm longa kun enverguro de 47–54 cm. Ĝi havas mallongajn malhelajn verdecajn krurojn kaj mezdikan malhelan bekon. La korpo estas grizpunktita supre kun cinamokoloraj vizaĝo, gorĝo, brusto kaj antaŭa ventro kaj helkolorita malantaŭa ventro. Vintre la plumaro iĝas senŝanĝa helgriza. En ambaŭ plumaro restas malhela traokula strio en pli hela vizaĝo. Vosto estas grizeca. Dumfluge videblas blanka angula strio en supraj flugiloj kaj helaj pugo kaj supra vosto. La rasoj canutus, islandica kaj piersmai estas la plej malhelaj subspecioj; rogersi havas pli helan ventron ol ĉu roselaari ĉu piersmai, kaj rufa estas la plej hela en ĝenerala plumaro.

Pezo varias laŭ subspecioj, sed ĝi estas inter 100 kaj 220 g. La Granda kalidro, Calidris canutus, povas duobligi sian pezon antaŭ migrado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Granda kalidro, Calidris canutus en reproduktejoj manĝas ĉefe araneojn kaj artropodojn preditajn per plukado el akvosurfaco kaj en vintrejoj manĝas variajn predojn kun malmolaj konkoj kiel duvalvulojn, gastropodojn kaj etajn krabojn kiuj estas englutitaj kompletaj kaj rompitaj de specifa stomaka muskolo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, grandaj nombroj de kalidroj estis mortpafitaj kiel manĝado dum migrado en Norda Ameriko. La loĝantaro de tiu specio malpliiĝis en tiu kontinento poste pro troa kolekto de Hufuma krabo en Rivero kaj Golfo Delavaro, grava haltejo dum printempa migrado; kalidroj haltas tie por mallaciĝi danke al manĝado de ovoj de tiu krabo.

Ili vivas ĝis 16 jarojn.

La Granda kalidro, Calidris canutus, en ties subspecioj C.c.canutus kaj C.c.islandica estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Calidris canutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
  • Piersma, T., de Goeij, T. P. & Tulp, I. 1993 An evaluation of intertidal feeding habitats from a shorebird perspective: towards relevant comparisons between temperate and tropical mudflats. Netherlands Journal of Sea Research 31, 503-512.
  • Piersma, T., Dietz, M. W., Dekinga, A., Nebel, S., van Gils, J. A., Battley, P. F. & Spaans, B. 1999 Reversible size-changes in stomachs of shorebirds: when, to what extent, and why? Acta Ornithologia 34, 175-181.
  • Tomkovich, P. S. 1992 An analysis of the geographic variability in knots Calidris canutus based on museum skins. Wader Study Group Bulletin 64 Supplement, 17-23.
  • Tomkovich, P. S. 2001 A new subspecies of Red Knot Calidris canutus from the New Siberian Islands. Bulletin of the British Ornithologists Club 121, 257-263.
  • Tulp, I., Schekkerman, H., Piersma, T., Jukema, J., de Goeij, P. & van de Kam, J. 1998 Breeding waders at Cape Sterlegova, northern Taimyr, in 1994. Zeist: WIWO - Report 61.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]