Granda palmapuso
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Panyptila sanctihieronymi (Salvin, 1863) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Granda palmapuso aŭ Granda palmapodo (Panyptila sanctihieronymi) estas eta apuso en la subfamilio Apodinae (Apodenoj) de la apusa familio Apodedoj (Apodidae).[1][2] Ĝi troviĝas en Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, kaj Nikaragvo.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Granda palmapuso kunhavas la genron Panyptila kun la Malgranda palmapuso (P. cayennensis). Ĝi estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La granda palmapuso estas 18 ĝis 20,5 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 48 g. Ĝi havas longajn mallarĝajn flugilojn kaj longan profunde forkoforman voston. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas nigrajn kronon kaj supran vizaĝon kun du blankaj makuloj sur la frunto. Plejparto de ilia korpo estas bluetnigra. Ilia malsupra vizaĝo, gorĝo, kolumo, supra brusto kaj flankoj estas blankaj. Iliaj flugoplumoj havas grizecajn finojn kaj blankajn pintojn.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La granda palmapuso troviĝas ekde Nayarit en okcidenta Meksiko suden tra Gvatemalo kaj Honduro ĝis norda Nikaragvo. Ekzistas ankaŭ kelkaj registroj en Kostariko.[4][3] Ĝi ĝenerale loĝas en aridaj ĝis duonaridaj pejzaĝoj de altaj teroj karakterizitaj per kanjonoj kaj grandaj klifoj. Laŭ alteco ĝi tipe varias inter 1 000 kaj 2 000 m, sed foje vagas al humidaj areoj eĉ nur 600 m.[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La granda palmapuso ĝenerale estas tutjara loĝanto (nemigranta) tra sia tuta teritorio, sed kelkaj vagas al Kostariko ekster la reprodukta sezono.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉiuj apusoj, la granda palmapuso estas aera insektomanĝanto. Ĝi kutime manĝas sola aŭ en malgrandaj grupoj de sia specio. Detaloj pri ĝia dieto mankas.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La granda palmapuso konstruas tubforman neston ĉirkaŭ 40 ĝis 60 cm longan el semlanugo kaj plumoj feltitaj per salivo. Ĝi havas enirejon proksime al la fundo kaj la ovoj estas tenataj sur breto supre. Ĝi estas pendigita de la malsupra flanko de superpendanta roko. La grandeco de la ovodemetado estas nekonata, sed oni suspektas, ke ĝi konsistas el la samaj du aŭ tri ovoj kiel tiu de la malgranda palmapuso. Nenio alia estas konata pri ĝia reprodukta biologio.[4]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Du voĉoj de la granda palmapuso estas "ploreca, subtile dusilaba tju, tju" kaj "raŭka babilado kri-kri-kri-kri-krju-krii".[4]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la grandan palmapuson kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas grandan teritorion kaj laŭtaksan populacion de inter 20 000 kaj 50 000 maturaj individuoj. Ĉi-lasta supozeble malpliiĝas. Neniu tuja minaco estis identigita.[5] Kelkaj aŭtoroj kredas, ke ĝi estas unu el la pli maloftaj apusoj, sed ĝi ŝajnas esti ofta en almenaŭ Honduro.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Owlet-nightjars, treeswifts, swifts (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- 1 2 Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- 1 2 3 4 5 6 7 8 van Dort, J. (2020). Great Swallow-tailed Swift (Panyptila sanctihieronymi), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 8an de Oktobro, 2022
- ↑ BirdLife International (2020). “Great Swallow-tailed Swift Panyptila sanctihieronymi”, IUCN Red List of Threatened Species 2020. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686756A168018214.en. Alirita 8a de Oktobro 2022..
| ||||||||||||||||||



