Ratufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda sciuro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ratufo
Troveblo de fosilioj: Mioceno ĝis nun
Ratufa indica
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj Sciuridae
Subfamilio: Ratufinae
Moore, 1959
Genro: Ratufa
Gray, 1867

Ratufa affinis
Ratufa bicolor
Ratufa indica
Ratufa macroura

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ratufo (Ratufa) estas orientalisa genro en la ordo de ronĝuloj kaj familio de sciuredoj. La specioj vivas en Junnan, Gŭangŝji kaj Hajnan-insulo de Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo, Nepalo kaj Indonezio. Ili estas grandaj sciuroj. La korpo de la sciuro longas 35-40 cm. kaj la vosto eĉ pli longa ol la korpo. Ĝi pezas 1 700-1 900 g. Ĝia kapo estas mallonga kaj ronda, kun hartufoj sur la aŭrikloj, ĝiaj dorso, korpoflankoj, la supra kaj malsupra partoj de la vosto kaj la eksteraj flankoj de la kvar membroj estas nigraj. Inter la kolo kaj ingveno sur la ventro kaj ĉe la internaj flankoj de la kvar membroj kreskas oranĝflavaj haroj kun nigraj harradikoj. Flavaj haroj kreskas sur ĝiaj vangoj, buŝanguloj, orelloboj, kaj ĉe ambaŭ flankoj de la kolo. Ĉirkaŭ la orbitoj kaj sur la mandiblo estas nigraj haroj. Proksime de la lipoj vidiĝas du nigraj punktoj. Ĝia ronda vosto estas hirta.

Ratufa bicolor

La ratufoj loĝas sur altaj arboj en la tropika zono. Ĝenerale ili vivas en la loko 500-1 000 metrojn super la marnivelo. Iliaj nestoj el sekaj branĉoj kaj folioj troviĝas sur la arbobranĉoj pli ol 20 metrojn altaj. Ili tage aktivadas unuope kaj nur malofte arope. Tre sagacaj, ili rapide forkuras laŭ arbobranĉoj ĉe ajna surprizo. Ili tre lertas en saltado kaj povas transsalti la distancon de 2 metroj. Saltante, ili rektigas sian voston por teni sin en ekvilibro. Dum ripozo kaj sinkaŝado, ili kuŝas sur arbo kun vosto pendanta kaj de tempo al tempo eligas mallongan krion "ga...ga...". ili manĝas vegetalan manĝaĵon, ĉefe diversajn fruktojn, ŝosojn, foliojn, stamenon, pistilon kaj aliajn kaj ronĝas tre subtile. Sidante, ili per la antaŭaj piedoj enbuŝigas manĝaĵojn. Pro la ŝanĝiĝo de la sezonoj kaj manko de manĝaĵoj, ili translokiĝas en certagrada sfero. Ili sekskuniĝas printempe kaj naskas idojn maje. La sciurino havas tri parojn da mamoj, tamen ĝi estas ne tre fekunda. Kaŭze de la arbohakado kaj homa aktivado ilia nombro pli kaj pli malgrandiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Skeleto