Saltu al enhavo

Granda verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda verda kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Granda verda kolombo

T. capellei

Treron capellei
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Granda verda kolombo (Treron capellei, laŭ kio ankaŭ Psitaka verda kolombo) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, kaj Tajlando. Iliaj naturaj vivmedioj estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri ĝenerale verdeca kolombo kun rimarkinda oranĝa brusto.

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La populacio de la Granda verda kolombo estas ĉirkaŭkalkulita je 15 000 ĝis 30 000 individuoj tra sia teritorio en Sudorienta Azio.

Tiu ĉi birdo loĝas en primaraj kaj sekundaraj ĉiamverdaj pluvarbaroj, preskaŭ ĉiam en malaltebenaĵoj, sed povas loĝi en montetoj ĝis 1 500 metroj altaj. Malgrandaj aroj reproduktiĝas en la altaj kanopeoj de la pluvarbaro serĉante fruktarbojn. Kvankam tiu ĉi birdo estas ĉefe aktiva dumtage, noktaj movoj estis registritaj.

La plej granda minaco al la granda verda kolombo estas la senarbarigo de ĝia arbara hejmo. Grandaj kvantoj de ĝia origina vivejo estis dehakitaj pro kontraŭleĝa arbohakado kaj farante lokon por plantejoj de palmoleo, kiuj havis detruan efikon ankaŭ sur aliaj specioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Rasmussen, P.C., kaj J.C. Anderton. 2005. Birds of South Asia: the Ripley guide. Lynx Edicions kaj Smithsonian Institution.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]