Grandaj Rabenoj de Francio
Aspekto
Dum la starigo en 1808 de la "Centra konsistorio izraela de Francio", estis antaŭvidite tri Grandaj Rabenoj de Francio, la unua granda rabeno de Francio, la dua granda rabeno kaj la tria granda rabeno, kiuj estas funkciuloj nomitaj per dekreto de la Ŝtata Konsilio, laŭ propono de la Konsistorio kiu organizas ilian elekton. Napoleono la 1-a nomis David Sintzheim, tiam prezidanto de la Granda Sinedrio, kiel grandan rabenon de la centra konsistorio, kun Abraham Vita de Cologna kaj Emmanuel Deutz.
Listo de grandaj rabenoj de Francio ekde 1808
[redakti | redakti fonton]- 1808-1812: David Sintzheim, unua granda rabeno, kun Abraham Vita de Cologna kiel dua, kaj Emmanuel Deutz kiel tria. li ankaŭ estis prezidanto de la centra Konsistorio.
- 1808-1826: Abraham Vita de Cologna, dua granda rabeno, fariĝis unua
- 1810-1842: Emmanuel Deutz, fariĝis unua
- 1842-1846: la granda rabeno ne estis anstataŭita
- 1846-1852: Marchand Ennery, ununura granda rabeno de Francio
- 1853-1865: Salomon Ulmann
- 1866-1888: Lazare Isidor
- 1889-1905: Zadoc Kahn
- 1907-1919: Alfred Lévy
- 1920-1939: Israël Lévi
- 1939-1952: Isaïe Schwartz
- 1952-1955: Jacob Kaplan kaj Henri Schilli (provizore)
- 1955-1980: Jacob Kaplan
Ekde 1980, la granda rabeno de Francio estas elektita por nur 7-jara daŭro.
- 1980-1987: René-Samuel Sirat (unua sefarda granda rabeno de Francio)
- 1987-2008: Joseph Sitruk, reelektita dufoje
- 2009-2013: Gilles Bernheim[1]
- 2013-2014: Michel Gugenheim kaj Olivier Kaufmann (provizore)
- 2014- : Haïm Korsia[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gilles Bernheim demisiis la 11-an de aprilo 2013 agnoskante ke li faris plurajn plagiatojn kaj ke li ne posedas agregacion pri filozofio. Vidu Le grand rabbin de France Gilles Bernheim s'est mis “en congé”. Le Monde (11 aprilo 2013).
- ↑ Religions. Haïm Korsia élu grand rabbin de France. Ouest-France (22 junio 2014).
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des grands rabbins de France en la franca Vikipedio.