Grandbeka ŝterno
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Phaetusa simplex | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Grandbeka ŝterno (Phaetusa simplex) estas marbirdo de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi estis metita en la monotipa genro Phaetusa (tio estas, ĝi estas la nura specio en la genro). Ĝi troviĝas en plimulto de Sudameriko (oriente de Andoj kaj norde de Pampoj). Ĝi aperis kiel vaganto en Arubo, Bermudo, Kubo, Panamo kaj Usono. Ties naturaj habitatoj estas riveroj kaj nesalakvaj lagoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Grandbeka ŝterno estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la aliaj ŝternoj en la genron Sterna kaj stampis la duvortan nomon Sterna simplex.[1] Gmelin bazis sian priskribon en la "simple tern" kiu estis priskribita en 1785 fare de la angla ornitologo John Latham en sia libro A General Synopsis of Birds el specimeno kiu estis kolektita en Kajeno, Franca Gujano.[2] La Grandbeka ŝterno estas nun la nura specio metita en la genron Phaetusa, kiu estis enkondukita por la specio en 1832 fare de la germana natursciencisto Johann Georg Wagler.[3][4] La genronomo devenas el la Greka mitologio. Fetusa (aŭ Heliado) estis fratino de Faetono kaj unu el la filinoj de Febo (Helios) kaj Klimena. La specia epiteto simplex estas Latina kun la signifo "simpla" aŭ "senmarka".[5] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspeciojn.[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Grandbeka ŝterno estas granda, mallongvosta ŝterno kun granda flava beko. Ĝi estas proksimume 38 cm en totala longo kaj pezas 208-247 g. La krono kaj orelkovriloj estas nigraj, la supraj partoj estas grizaj, la sekundaraj, primaraj kovriloj, bridoj kaj subaj partoj estas blankaj. La kruroj kaj piedoj estas flavaj. Nereproduktanta plenkreskulo havas pli palajn kronon kaj frunton.[6]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 2. London: Printed for Leigh and Sotheby.
- ↑ (1832) “Neue Sippen und Gattungen der Säugthiere und Vögel”, Isis von Oken (German) 1832.
- ↑ 4,0 4,1 Noddies, gulls, terns, skimmers, skuas, auks. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 8a de Novembro 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 301 kaj 356. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Burger, J.. (1996) “Large-billed tern”, Handbook of the Birds of the World 3: Hoatzin to Auks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-20-7.
|