Grandcour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandcour
Blazono de Grandcour
Blazono de Grandcour
Blazono de Grandcour
Kastelo de Grandcour
Kastelo de Grandcour
Kastelo de Grandcour
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 561265 / 191297 (mapo)46.8716666666676.9305555555555Koordinatoj: 46° 52′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561265 / 191297 (mapo)
Nombro de loĝantoj 805
Areo 10,21 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 1543
Komunumkodo 5817
Mapo de Grandcour
Mapo de Grandcour
Mapo de Grandcour
vdr

Grandcour estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 805 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grandcour situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno inter la baseno de la Lago de Neŭŝatelo en nordo kaj la ebenaĵo de la rivero Brojo en sudo. En sudo pasas tra la komunumo la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la urbeto Grandcour kaj la setlejoj Ressudens-Dessous, Ressudens-Dessus, Fin de Ressudens, Chesard kaj Sur la Vigne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,21 km², de kiuj 14,4% estas kovritaj de arbaro, 78,8% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandcour limas en nordo al Gletterens (FR), en oriento al Vallon (FR), en sudo al Corcelles-près-Payerne (FR), en sudokcidento al Rueyres-les-Prés, en okcidento al Vernay, kaj en nordokcidento al al Chevroux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac. Sude de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas prokximume 5 kilometrojn sudokcidente apud Payerne. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Payerne al Chevroux kaj de Friburgo al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grandcour datiĝas el la jaro 1212 kiel Grancort. Dum frua mezepoko la vilao sude de la hodiaŭa vilaĝo kune kun ĝia preĝejo fariĝis Grandcour-la-Ville. En la 10-a jarcento estis konstruiita la fortikita urbo kun kastelo kaj preĝejo ĉe la nova situo. La unuaj menciitaj mastroj estis la Senjoroj de Prangins. En la jaro 1293 Grandcour fariĝis havaĵo de la Grafo Ludoviko la 1-a de Savojo. La urbo ek de tiam estis administrata laŭ la tradicia juro de Moudon. Inter 1311 kaj 1397 la Senjoroj de Grandson estis la mastroj de Grandcour. La Senjorujo Grandcour post la konkero fare de Berno estis atribuita al la Voktejo Avenches. Post la fino de la Helveta Revolucio Grandcour fariĝis la ĉefloko de la komunumaro Grandcour en la Distrikto Avenches, kun kiu ĝi en la jaro 2006 estis atribuita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]