Grandduko Géza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandduko Géza
Persona informo
Géza magyar fejedelem
Naskiĝo ĉirkaŭ 945
en nekonata valoro
Morto 997
Ŝtataneco Princlando Hungario vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Taksony of Hungary vd
Gefratoj Michael Wegierski vd
Edz(in)o Sarolt • Adelajda Biała Knegini vd
Infanoj Judith of Hungary • Stefano la 1-a de Hungario • Tuta of Ratisbona • Gizella of Hungary • Grimelda of Hungary • Sarolta • Hungarian wife of Gavril Radomir vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Grandduko de Hungario
Dum 972997
Antaŭulo
Sekvanto Stefano la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Géza (ebla esperantigo Gejzo, originale prononcita [djeŭĉa] naskiĝis ĉirkaŭ 945 – mortis en 997) estis hungara grandduko (reg. 972–997), filo de grandduko (landestro) Taksony [takŝonj], pranepo de grandduko Arpado, patro de Vajk – pli posta Stefano la 1-a de Hungario.

Brustbildo de Géza

Li estis la unua gvidanto de la hungaroj, kiu politike malfermis al la Okcidento, ties signo estis la apero de la okcidentaj kristanaj misiistoj kaj normaligo de la rilatoj al la Germana Imperio. Lin krucbenis en 972 Bruni, „episkopo de la hungaroj”, Gejzo ricevis la kristanan nomon Stefano. Gejzo ĉiam ofertis al la paganaj dioj, la novan kredon rigardis nur politika neceseco. Li sendis en 973 komisiitojn al germana imperiestro Otto en Quedlinburg, kie ili interkonsentis pri ĉesigo de militiroj.

Géza, kies posedaĵo estis la nuna okcidenta Hungario, komencis larĝigi sian potencon. Lia edzino Ŝarolt (Saroldu; Sarolta) estis filino de reganto de Transilvanio, Gyula, tiel Géza akiris apogon de la dua plej potenca gvidanto de la lando. Militiste, ĝin apogis la grandduka gvardio, kiu estis muntita jam per okcident-stila, dueĝa glavo. Fine de lia regado, li konfirmis la potencon okcidente de Garam–Danubo, sed li devis dividi la regadon kun Arpad-dinastia Koppány, kiu posedis la regionon sude de la Balatono.

Kiel fortiĝis Géza, tiel disvastiĝis la kristanismo, oni fondis dum lia regado la abatejojn de Veszprém kaj Pannonhalma. Li venis en konflikton kun princo Henriko la 2-a de Bavario en ĉirkaŭ 984 kaj 991. Liaj armeoj estis venkitaj kaj perdis orientan parton de Aŭstrio, kiu estis ĝis tiam en hungara posedo.

De lia unua edzino, Ŝarolt naskiĝis du filinoj kaj unu filo (pli posta Stefano la 1-a), de la dua edzino, la pola Adelhaid naskiĝis du filinoj.

La nuna prononco de ’’Géza’’ venas el mislego de la latina noto.