Grandfolia svitenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandfolia svitenio
Folioj de grandfolia svitenio (Kolkato, Okcident-Bengalo, Barato).
Folioj de grandfolia svitenio (Kolkato, Okcident-Bengalo, Barato).
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Meliacoj Meliaceae
Genro: Svitenio Swietenia
Swietenia macrophylla
King
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grandfolia svitenio (Swietenia macrophylla), estas plantospecio el la familio de meliacoj. Ĝi estas unu el la du specioj kiuj produktas la veran mahagono-lignon, la alia estante Swietenia mahagoni.

Konservado

Ekzistas uzolimigo en la areoj kie tiu neotropisa specio estas indiĝena (Centra kaj Sudameriko kaj Karibujo) ĉar la specio estas listigita fare de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio kiel endanĝerigata kaŭze de habitatodetruo. Indiĝena mahagono de grandfolia svitenio estis komerce nedisponebla ekde la malfruaj 1990-aj jaroj [1] .

Disvastiĝo

Ĝi estas indiĝena en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Dominiko, Ekvadoro, Salvadoro, Franca Gviano, Gvadelupo, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Martiniko, Meksiko, Moncerato, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Venezuelo.

Kultivado

Ekde la restriktoj pri arbarekspluatado de tiu arbo en ĝiaj indiĝenaj vivejoj, ĝi estis enkondukita en pluraj aziaj landoj en plantejomedioj. La mahagona ligno kreskigita en tiuj aziaj plantejoj estas la plej grava fonto de internacia komerco de vera mahagono. Male al mahagono de ĝiaj indiĝenaj lokoj, plantejomahagono kultivita en Azio ne estas komerce limigita. Gravaj aziaj landoj kiuj kreskigas grandfolian svitenion estas Barato, Indonezio, Bangladeŝo, Fiĝioj, Filipinoj kaj kelkaj aliaj kun Barato kaj Fiĝioj estante la plej gravaj mondoliverantoj. Tiu arbospecio prezentas sufiĉe rapidan kreskadon [2].

Kiel invada specio

Grandfolia svitenio povas iĝi invada specio se enkondukite en tropikaj landoj kie ĝi ne estas indiĝena. La arboj havas neniujn naturajn malamikojn en iliaj novaj vivejoj kaj kreskas tre rapide. Semoj ŝosas en altaj nombroj kaj toleras pli variajn lumcirkonstancojn ol tiuj de indiĝenaj plantoj, estiĝante densajn arbarojn de grandfoli-sviteniaj arboj kie neniu alia vegetaĵaro povas kreski, kaŭzante severan ekologian interrompon. Ĝi estas invada specio en Filipinoj [3]. En Srilanko ĝi estas invada specio en la Arbara Rezervejo Udavatakele kie ĝi laŭgrade disvastiĝas, kvankam ne tiel rapide kiel la balzama miroksilo (Myroxylon balsamum)[3][4][5][6][7][8].

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. World Conservation Monitoring Centre 1998. Swietenia macrophylla. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 23 August 2007.
  2. angle DANIDA factsheet: Swietenia macrophylla (pdf file)
  3. 3,0 3,1 N.T. Baguinon, M.O. Quimado and G.J. Francisco, “Country report on forest invasive species in the Philippines”. Alirita 2010-09-05. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "article" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. Pushpakumara, D.K.N.G. and Hitinayake, H.M.G.S.B. (2001). Invasive Tree Species in Udawattekele Forest Reserve. Sri Lankan Biodiversity Review, Volume 1: 53-63.
  5. Pallawatta, Nirmalie/Reaser, Jamie K./Gutierrez, Alixis T./eds. 2003. Invasive alien species in south-southeast Asia: national reports and directory of resources. Global Invasive Species Programme.
  6. N.D.R. Weerawardane and J. Dissanayake, 'Status of forest invasive species in Sri Lanka', in Philip McKenzie, editor, The unwelcome guests : proceedings of the Asia-Pacific Forest Invasive Species Conference, Kunming, Yunnan Province, China, 17–23 August 2003[1] accessdate=2010-09-05
  7. Pradip Krishen, 'Trees of Delhi a Field Guide',DK publishers, Page 226, 2006
  8. http://hort.ifas.ufl.edu/database/documents/pdf/tree_fact_sheets/swimaha.pdf