Grandordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En mezuro, la grandordo permesas simple klasifiki la nombrojn aŭ nombrajn grandojn de iu fenomeno. Ĝi permesas pli facile komuniki pri nefinita grando aŭ nefinita malgrando, kaj komprenigi, ĉu du grandoj estas kompareblaj aŭ ne.

En plej komuna uzo, oni dira ke du grandoj estas de « de sama grandordo » kiam ilia kvociento havas valoron inter 0,1 kaj 10 (kvankam oni povus uzi pli streĉan ekarton, ekzemple inter 0,5 kaj 2).

Se oni diras « Jen maso de grandordo de kilogramo », oni komprenigas, ke temas pri maso inter 100 g kaj 10 kg. Se du nombroj diferencas de unu grandordo, la pli granda estas inter la dek- kaj la cent-oblo de la pli margranda. Se du nombroj diferencas de du grandordoj, la pli granda estas inter la cent- kaj la mil-oblo de la pli margranda, ktp. Prefere ol diri ke Planedo Jupitero estas tricentoble pli masa ol Tero, oni diros ke maso de Jupitero estas de du grandordoj super tiu de Tero.

Matematike, la grandordo povas esti rigardita kiel la entjera parto de la logaritmo je bazo 10.